*krajono
- 1.
- Maldika koloneto el grafito aŭ alia substanco, entenata en ligna bastoneto, kaj uzata por skribi aŭ desegni: sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo [1]; la knabeto prenis la krajonon kaj provis […] fari desegnon [2]; la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla [3]; la viro elprenis […] sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo [4]; diverskoloraj krajonoj [5]; skatoleto kun inkokrajonoj de firmao J. S. Staedtler el 1914-1918 [6]; „Pinta krajono“ (poemaro de Reto Rossetti) [7].
- 2.
-
(pli vastasence)
Ilo simila al krajono1
pro cilindra formo kaj enteno de farba substanco.
feltkrajono,
globkrajono,
ŝminkokrajonofontoplumo,
grifelo,
skribiloRim.: Ĉi tiu pli vasta senco ne estas fundamenta. [ĵv]
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
6. Monato, Gabriela Hrochová: Kolekti krajonojn, 2010
7. R. Reto: Pinta krajono, 1959
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
6. Monato, Gabriela Hrochová: Kolekti krajonojn, 2010
7. R. Reto: Pinta krajono, 1959
- angle:
- *pencil
- beloruse:
- аловак
- bretone:
- kreion
- ĉeĥe:
- tužka
- ĉine:
- 鉛筆 [qiānbǐ]
- france:
- *crayon
- germane:
- 1. *Bleistift inko~o: Kopierstift, Tintenstift. 2. Stift
- hispane:
- lápiz, lapicero
- hungare:
- ceruza
- indonezie:
- pensil
- japane:
- 鉛筆 [えんぴつ]
- katalune:
- llapis
- nederlande:
- potlood
- pole:
- *ołówek
- portugale:
- lápis
- rumane:
- creion
- ruse:
- *карандаш
- slovake:
- ceruzka
- tibete:
- སྨྱུ་གུ་
- turke:
- kurşun kalem
- ukraine:
- олівець
krajonumi
(x)
- Per krajono malzorge desegni aŭ skribi: iuj el la restantaj homoj en la ĉambrego staris en grupo diskutante ŝanĝojn en la rotordo por la venonta tago, dum aliaj sidis krajonumante [8].
8.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- beloruse:
- чыркаць алоўкам
- ĉine:
- 塗鴨 [túyā], 乱画 [luànhuà]
- france:
- crayonner, gribouiller
- germane:
- kritzeln
- hispane:
- garabatear, pintarrajear
- indonezie:
- mengorat-oret
- pole:
- szkicować
- rumane:
- desena, schiță
feltkrajono
- Krajono, kiu ellasas inkon tra pinto el felto aŭ simila pora substanco: li lasis flanke la uzitan feltkrajonon kaj kun paperfasko enmane li kuris al sia budapeŝta mentoro [9]; la loĝintoj elvokas siajn memorojn kaj skribas siajn nomojn per feltkrajono sur la lokojn kie ili estis vivintaj [10].
9.
Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 4
10. P. Rivière, trad. V. Lutermano: La rasdisigo en muzeo, le Monde diplomatique, 2008-04
10. P. Rivière, trad. V. Lutermano: La rasdisigo en muzeo, le Monde diplomatique, 2008-04
- beloruse:
- флямастар
- france:
- stylo-feutre
- germane:
- Filzstift
- hispane:
- rotulador
- indonezie:
- spidol
- japane:
- フェルトペン, サインペン, マジックインキ
- katalune:
- retolador
- pole:
- flamaster, mazak, pisak
- rumane:
- marcator, cariocă
globkrajono
- Krajono, kiu ellasas inkon tra ekstrema, sur la papero ruliĝanta globeto: [ŝi] atendis kun globkrajono enmane, kvazaŭ bildo de perfekta sekretariino [11]; oni vendas bildkartojn kaj surskribitajn globkrajonojn [12]; malbonkvalita globkrajono […] postlasas inko-bulaĵojn [13].
11.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
12. La Ondo de Esperanto, 2001, №7
13. W. D. Oryan: Re: Propono..., soc.culture.esperanto, 1996-02-27
12. La Ondo de Esperanto, 2001, №7
13. W. D. Oryan: Re: Propono..., soc.culture.esperanto, 1996-02-27
- beloruse:
- шарыкавая ручка, асадка
- ĉeĥe:
- kuličková tužka, propiska
- ĉine:
- 圆珠笔 [yuánzhūbǐ], 中性笔 [zhōngxìngbǐ], 原子笔 [yuánzǐbǐ], 走珠笔 [yuánzhūbǐ]
- france:
- crayon à bille, stylo-bille
- germane:
- Kugelschreiber
- hispane:
- bolígrafo, boli, esferográfica, birome, lapicero, lapicerito, lapicera, lápiz tinta, pluma atómica
- indonezie:
- pulpen
- japane:
- ボールペン
- katalune:
- puntabola, esferogràfic, boli
- nederlande:
- balpen, bic, stylo, ballpoint, kogelpen
- pole:
- długopis
- rumane:
- pix, stilou
- ruse:
- шариковая ручка
- slovake:
- guličkové pero, večná ceruzka
- ukraine:
- кулькова ручка
karbkrajono
- 1.
- Peco da lignokarbo uzata por desegni.
- 2.
- Karbopeco, cilindra aŭ prisma, uzata kiel pozitiva poluso en elektraj aparatoj.
- angle:
- charcoal pencil
- beloruse:
- 1. вугаль для маляваньня 2. вугальны электрод
- bretone:
- 1. glaouenn-dresañ
- ĉine:
- 1. 炭精棒条 [tànjīngbàngtiáo], 碳精棒 [tànjīngbàng] 2. 碳刷 [tànshuà], 磨光木炭 [móguāngmùtàn]
- france:
- 1. charbon (de fusain), fusain (crayon) 2. charbon (électricité)
- germane:
- 1. Kohlestift, Zeichenkohle 2. Kohlebürste, Schleifkohle, Motorkohle
- hungare:
- 1. rajzszén 2. anódszén
- indonezie:
- 1. pensil arang 2. sikat karbon
- katalune:
- 1. carbonet
- nederlande:
- 1. houtskoolpotlood 2. koolstaaf
- pole:
- 1. węgiel rysunkowy
- ruse:
- 1. уголь (для рисования) 2. угольный стержень
kolorkrajono
- krajono kolore pigmentita por desegnado: mia hodiaŭa kolekto jam enhavas preskaŭ 5000 krajonojn kaj kolorkrajonojn el 41 landoj [14]; tie vi trovos ĉion, kion vi deziras, funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, […] homampleksajn felbotojn, gasbalonojn, piramidojn de kolorkrajonoj Metrop .
14.
Monato, Gabriela Hrochová: Kolekti krajonojn, 2010
- angle:
- colored pencil
- beloruse:
- каляровы аловак
- ĉine:
- 彩色笔 [cǎisèbǐ], 水彩笔 [shuǐcǎibǐ]
- france:
- crayon de couleur
- germane:
- Buntstift
- indonezie:
- pensil warna
- japane:
- 色鉛筆 [いろえんぴつ]
ŝminkokrajono, ruĵkrajono
- krajono uzata por ŝminki sin: per ŝminkokrajono ŝi emfazas la profundon de siaj okuloj kaj siajn humidajn molajn lipojn [15]; la Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric, desegnis ambajn nomojn sur la metala rebildo de sia vizaĝo [16].
15.
Monato, Julian Modest: La memmortigo de Tanja, 2012
16. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
16. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
- angle:
- makeup stick
- beloruse:
- аловак для грыму
- france:
- bâton de maquillage
- germane:
- Schminkstift