*kost/i

*kosti

(tr)
1.
EKON Esti akirebla nur je difinita prezo: kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [1]; kosti dek markojn po metro, ĉiumetre; la reklamo kostis dek mil dolarojn; kosti neniom, nenion.
2.
Esti akirebla, atingebla, nur dank' al iu peno: kio multe kostas, multe valorasPrV ; senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon PrV ; la milito kostis la vivon de multaj miloj da homoj; tiu libro kostis al mi multajn laborojn kaj lacojn; la konfeso kostis al li multeB ; ĉiu paŝo antaŭen kostas doloron kaj suferon [2].
angle:
cost 1. cost
beloruse:
каштаваць
ĉeĥe:
koštovat, mít cenu, stát (o ceně)
france:
coûter
germane:
kosten
hispane:
costar (tener precio)
hungare:
kerül (pl. pénzbe, fáradságba)
indonezie:
berharga
japane:
価する [あたいする], 要する [ようする]
katalune:
costar
nepale:
लागत
pole:
kosztować
portugale:
custar (ter determinado valor), importar em
rumane:
costa
ruse:
стоить
slovake:
koštovať, mať cenu, stáť
svede:
kosta

kosta

Altpreza aŭ postulanta grandan penon: la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta DL ; la produktado de dokumentoj estos pli simpla kaj malpli kosta [3].
3. Johano Rapley: Kiom valoras „aliaj lingvoj“?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 11a
angle:
costly, dear, expensive, high-priced
beloruse:
дарагі, каштоўны
bulgare:
скъп
ĉeĥe:
cenný, drahý
france:
cher (coûteux), coûteux
germane:
teuer
hungare:
költséges, drága
indonezie:
mahal
japane:
高価な [こうかな]
katalune:
car
pole:
kosztowny
rumane:
scump, drag, luxos
ruse:
дорогостоящий
slovake:
cenný, drahý
svede:
dyr

koste de

(prepoziciaĵo)
1.
(io) Malgraŭ iu neevitata peno, forofero aŭ malavantaĝo: ili lernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta […] korektado [4]; la poemoj en la kolekto estas „videble” mulditaj al la celata versformo iugrade koste de la enhavo [5].
2.
(iu) Je kostoj de: en nuna Japanio maljunuloj havas sufiĉe agrablan socialan sekurecon koste de gejunuloj [6].
beloruse:
коштам, цаной, за кошт
ĉeĥe:
za cenu
france:
au prix de (inconvénient), en subissant (inconvénient)
germane:
2. auf Kosten von
hungare:
(vmi) árán
japane:
~の代価で [~のだいかで], ~と引き換えに [~とひきかえに]
katalune:
al preu de, a costa de
pole:
kosztem
rumane:
în detrimentul
ruse:
ценой (чего-л.), за счёт
slovake:
za cenu

*kosto [7]

EKON Baza monsumo aŭ ofero necesa por produkti, havigi, akiri ion: la kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj DL ; mi pagos la koston de l' vojo DL ; ne valoras la faro la koston de l' preparo (kandelo, felo)PrV ; per mia propra kostopago mi fariĝis saĝa. VD:prezo
afrikanse:
koste
albane:
kosto
amhare:
ዋጋ
arabe:
التكلفة
armene:
ծախսերը
azerbajĝane:
qiymət
beloruse:
кошт
bengale:
খরচ
birme:
ကုန်ကျစရိတ်
bosne:
troškova
ĉeĥe:
náklad
dane:
omkostninger
estone:
maksumus
eŭske:
kostua
filipine:
gastos
france:
coût
galege:
custo
germane:
Kosten
guĝarate:
ખર્ચ
haitie:
pri
hinde:
लागत
hungare:
költség
igbe:
na-eri
indonezie:
biaya, harga
irlande:
costas
islande:
kostnaður
japane:
コスト
jave:
biaya
jide:
קאָסטן
jorube:
iye owo
kanare:
ವೆಚ್ಚ
kartvele:
ღირებულება
katalune:
cost, preu
kazaĥe:
құны
kimre:
chost
kirgize:
нарк
kmere:
ការចំណាយ
koree:
비용
korsike:
costu
kose:
ixabiso
kroate:
trošak
kurde:
nirx
latve:
izmaksas
laŭe:
ຄ່າໃຊ້ຈ່າຍ
litove:
kaina
makedone:
цена
malagase:
vidin’ny
malaje:
kos
malajalame:
വില
malte:
ispiża
maorie:
utu
marate:
खर्च
monge:
nqi
mongole:
зардал
njanĝe:
mtengo
okcidentfrise:
kosten
panĝabe:
ਲਾਗਤ
paŝtue:
لګښت
pole:
koszt
ruande:
igiciro
rumane:
cheltuială , preț, cost
ruse:
стоимость
samoe:
tau
sinde:
خرچ
sinhale:
පිරිවැය
skotgaele:
cosgais
slovake:
náklad, výdavok
slovene:
stroški
somale:
qiimaha
ŝone:
mutengo
sote:
litšenyehelo
svahile:
gharama
svede:
kostnad
taĝike:
арзиш
taje:
ค่าใช้จ่าย
tamile:
செலவு
tatare:
бәясе
telugue:
ధర
tibete:
གོང་
ukraine:
вартість
urdue:
قیمت
uzbeke:
qiymati
vjetname:
chi phí
zulue:
izindleko

ĉiakoste

Firme provante, eĉ kun granda peno, ofero, elspezo: la vic-reĝo ordonis […] eltrovi ĉiakoste, kiu li estas [8]; la generalo Erich Ludendorff sendis al la frontoj ordonon la 24an de oktobro 1918 rezisti ĉiakoste, kio pliigis kompreneble la nombro[n] de mortintoj, vunditoj kaj suferado [9].
beloruse:
любым коштам
france:
à tout prix
germane:
um jeden Preis
hungare:
minden áron, bármi áron
katalune:
a tot preu
pole:
za wszelką cenę
rumane:
cu orice preț

*multekosta

EKON Altpreza, kostanta grandan monsumon: multekosta ŝtono [10]; sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj FK ; palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko Marta . SIN:kara 3, kosta
angle:
costly, dear, expensive, high-priced
beloruse:
дарагі, каштоўны
bulgare:
скъп
ĉeĥe:
drahý
france:
cher (coûteux), coûteux
germane:
teuer
hispane:
caro (precio alto)
hungare:
költséges, drága
indonezie:
mahal
japane:
高価な [こうかな], 高額の [こうがくの]
katalune:
car
nederlande:
duur
okcitane:
car, carestiós
pole:
cenny, drogi, drogocenny, kosztowny
rumane:
prețios
ruse:
дорогой (о цене), дорогостоящий
slovake:
drahocenný, drahý, nákladný
svede:
dyr

malmultekosta

EKON Malaltpreza, kostanta malgrandan monsumon: restado en Germanio estis bagatele malmultekosta [11]; kie aĉeti la plej malmultekostajn lentojn [12]. SIN:ĉipa, malkara
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 4a parto, ĉapitro 13, sekcio 13.2.6
12. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999
angle:
cheap, inexpensive, low-priced
beloruse:
танны
germane:
billig, preiswert, günstig (billig)
hispane:
barato
indonezie:
murah
japane:
安価な [あんかな]
nederlande:
goedkoop
okcidentfrise:
goedkeap

sendokosto

EKONPOSX Monsumo pagenda por transporto de sendaĵo: prezo ĉe FEL: EUR 16,00 + sendokostoj [13]; paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono [14]; se mi reklamacios, verŝajne la Entrepreno rehavigos al mi la sendkoston [15]. SUB:afranko
13. Monato, Grigori Arosev: Ĉarmaj kantoj por infanoj
14. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
15. Monato, Filippo: Moderna poŝto, 2006
germane:
Porto, Beförderungsentgelt, Postgebühr, Versandkosten
indonezie:
ongkos kirim, biaya kirim

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.