investi
(tr)
- Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo, ekz-e por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti novajn maŝinojn ktp: se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj? [1]; (figure) komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia [2]; (figure) sed sian pli grandan enspezon ili povas investi en pli bonkvalitan sonon [3].
- angle:
- invest
- beloruse:
- інвэставаць, укладаць сродкі, укладаць грошы
- ĉeĥe:
- investovat, uvést do úřadu
- ĉine:
- 投資 [tóuzī], 入股 [rùgǔ], 出資 [chūzī]
- france:
- investir (finance)
- germane:
- investieren, anlegen (investieren)
- hispane:
- invertir (finanzas)
- hungare:
- beruház, invesztál
- japane:
- 投資する [とうしする]
- nederlande:
- investeren
- portugale:
- investir (economia, finanças, comércio)
- ruse:
- вкладывать капитал, инвестировать
- slovake:
- investovať kapitál
investo
- 1.
- Investaĵo1: ĉiu serioza industria entrepreno bezonas investojn PV ; kvankam nuntempe oni povas facile fondi kaj eldoni gazeton per negranda investo, la tradiciaj asociaj gazetoj nun devas konkurenci kun la reta informado [4].
- 2.
- Investado1: siaflanke, Albanio starigis agentejon por stimuli eleksterlandajn investojn [5]; ili do limigas investojn kaj malpligrandigas laborigon [6]; ĉar la Muzikaj Bankoj pagas malaltan aŭ eĉ nenian dividendon […] la homoj […] preferas investojn, kiuj liveros al ili pli konkretan enspezon [7].
- angle:
- investment
- beloruse:
- 1. інвэстыцыя, капіталаўкладаньне 2. інвэставаньне, укладаньне грошаў
- ĉeĥe:
- investování
- ĉine:
- 投資 [tóuzī]
- france:
- 1. investissement (finance, acte) 2. investissement (finance, acte)
- germane:
- Investition, Anlage (Investition)
- ruse:
- 1. капиталовложение, инвестиция 2. капиталовложение, инвестиция
- slovake:
- investovanie
investado
- Ago investi1: tiuj 40 milionoj da eŭroj de investado el Belgio en Kongo, lando kun ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj, estas tre eta almozo [8]; ekologieco de atomelektrejoj ne estas tiom elstara pro eksterordinare granda investado dum konstruo kaj poste malkonstruo de la elektrejoj [9].
- angle:
- investment
- beloruse:
- інвэставаньне, укладаньне грошаў
- ĉeĥe:
- investování
- ĉine:
- 投資 [tóuzī]
- france:
- investissement (finance, acte)
- germane:
- Investieren
- japane:
- 任命 [にんめい], 叙任 [じょにん], 投資 [とうし]
- portugale:
- investimento (ação; economia, finanças, comércio)
- ruse:
- капиталовложение, инвестиция
- slovake:
- investovanie
- ukraine:
- дарування, наділення, інвестиція, інвестування, вкладення грошей/капіталу
investaĵo
- 1.
- PIV2 (plejofte plurale) La kapitalo kiun oni investas1: kun pli ol ok miliardoj da eŭroj en fremdlandaj rektaj investaĵoj en la jaro 2004 sud-orienta Eŭropo sukcesis altiri trionon de la investita kapitalo al la landoj de centra kaj orienta Eŭropo [10].
- 2.
- PIV1 Aĵo, aĉetita por investi1, lokumi monon.
- angle:
- investment
- beloruse:
- інвэстыцыя, капіталаўкладаньне
- ĉine:
- 投資 [tóuzī], 投入 [tóurù]
- france:
- investissement (finance, capital)
- germane:
- Investition, Anlage (Investition)
- hispane:
- inversión (finanzas, capital)
- japane:
- 投資財 [とうしざい]
- portugale:
- investimento (capital; economia, finanças, comércio)
- ruse:
- 1. капиталовложение, инвестиция 2. вложение капитала, инвестиция
administraj notoj
pri
~aĵo:
PIV2 havas ankaux plian sencon, kiu sxajne samsencas kun la dua, sed en alia kunteksto. [MB]