*ibis/o

*ibiso

ZOO
Genro el la familio ibisedoj (Threskiornis), granda birdo kun longaj kruroj kaj longa kurba beko, manĝanta serpentojn kaj aliajn rampulojn, pro kio ĝi estis rigardata kiel sankta de la antikvaj egiptoj: ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj […] la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison [1]; vidante l'mirajn du personojn, l'ibisoj flugis for FK ; vi ankaŭ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn [2]; tie oni vidis marĉojn, kovritajn de akvaj kreskaĵoj kaj arbetoj, inter kiuj amase flugis sovaĝaj anseroj, anasoj, kolomboj, cikonioj, ibisoj kaj pelikanoj [3]; la japana ibiso (ankaŭ nomata ruĝa ibiso) estas granda, bela birdo, 80 centimetrojn alta kun plumoj helruĝaj [4]; ni lasis kelkajn aĵojn sur la planko, ni devis stilziri kiel ibiso [5].

Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca), Perth, Aŭstralio
CC BY-SA 3.0  [6]
angle:
ibis
beloruse:
ібіс
bulgare:
ибис
ĉeĥe:
ibis
ĉine:
[huán], 朱鷺科 [zhūlùkē]
france:
ibis
germane:
Ibis
hungare:
íbisz
japane:
トキ [とき]
latinece:
Threskiornis
nederlande:
ibis
pole:
ibis
portugale:
íbis
ruse:
ибис
slovake:
ibis
ukraine:
ібіс

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.