*hotel/o

*hotelo

Domo, kie la vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj plejofte ankaŭ manĝi: li engastiĝis en la plej bela hotelo, postulis la plej belajn ĉambrojn kaj tiujn manĝaĵojn, kiujn li plej multe amis [1]; Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj [2]; mara bordo kun hoteloj [3]; apenaŭ la junulino eniris en la hotelon, tuj servisto alkuris al ŝi [4]. VD:albergo, apartamento2, gastejo, pensiono
angle:
hotel
beloruse:
гатэль, гасьцініца
bretone:
leti, otel
bulgare:
хотел
ĉeĥe:
hotel
ĉine:
酒店 [jiǔdiàn], 飯店 [fàndiàn], 宾馆 [bīnguǎn], 旅社 [lǔ:shè], 旅館 [lǔ:guǎn], 客栈 [kèzhàn], 招待所 [zhāodàisuǒ], 大飯店 [dàfàndiàn]
france:
hôtel
germane:
Hotel, Gasthaus, Herberge
greke:
ξενοδοχείο
hinde:
होटल [hōṭal]
hispane:
hotel
itale:
albergo, hotel
japane:
ホテル [ほてる], 旅館 [りょかん]
nederlande:
hotel
portugale:
hotel
ruse:
гостиница, отель
slovake:
hotel
tibete:
མགྲོན་ཁང་
ukraine:
готель

hotelestro, hotelmastro

Posedanto aŭ ĉefa administranto de hotelo: en la vojo tute senmonigis min infanteria kapitano, tiel, ke la hotelmastro volis jam meti min en malliberejon [5]; mi demandis la hotelmastron, kiu montris al mi sur sia registrolibro la nomojn de du vojaĝantoj [6]; se oni diras al hotelestro, ke la akvo estas nevarma, li komprenos ke la varmigilo ne funkcias [7]; de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon [8].
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
7. Altebrilas: forumo de lernu.net
8. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Kiu frapas, al tiu oni malfermas
beloruse:
гатэльер, уласьнік гатэля, адміністратар гатэля
bretone:
letiour
ĉeĥe:
majitel nebo správce hotelu
ĉine:
客栈老板 [kèzhànlǎobǎn], 旅店經理 [lǚdiànjīnglǐ], 旅館主人 [lǚguǎnzhǔrén], 旅館老闆 [lǚguǎnlǎobǎn], 旅店經理 [lǚdiànjīnglǐ], 旅館老闆 [lǚguǎnlǎobǎn]
france:
hôtelier (subst.)
germane:
Hotelier, Hotelbesitzer, Gastwirt, Herbergsvater
hispane:
hotelero
itale:
albergatore
japane:
ホテルの主人 [ほてるのあるじ]
nederlande:
hotelhouder, hôtelier
portugale:
hoteleiro (dono ou administrador)
slovake:
hotelier, správca hotela hoteliér
ukraine:
власник готелю, адміністратор готелю

hotelisto

1.
Profesia prizorganto de hotelaj gastoj (dungito): ĉe multaj japanaj hoteloj laboras hotelistoj kiuj parolas angle [9]; hotelisto diris: Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa [10].
2.
Hotelestro: ĉu vi bone dormis en mia hotelo – demandis la pentriston Cezanne la hotelisto [11].
9. Rodrigo Chaves: Twitter
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
11. KEK, leciono 6
beloruse:
1. супрацоўнік гатэля 2. гатэльер, уласьнік гатэля, адміністратар гатэля
ĉeĥe:
majitel nebo správce hotelu
germane:
1. Hotelangestellter 2. Hotelier
japane:
ホテル業者 [ほてるぎょうしゃ], ホテル経営者 [ほてるけいえいしゃ]
slovake:
hotelier, správca hotela
ukraine:
власник готелю, адміністратор готелю

administraj notoj