gemo
- 1.
- Nobla aŭ duonnobla juvelŝtono (ankaŭ ŝtonsimilaj materialoj, kiaj sukceno, koralo ktp): la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero […kaj] provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto [1]; arĝenta oleujo, inkrustita per oro kaj ornamita per valoraj gemoj [2]. gemologio, gemologo
- 2.
- Juvelŝtono konkave gravurita; intajlo: gemo el la antikvo montras Kleopatran kaj Antonion sur la malantaŭa ferdeko de kila ŝipo [3].
- 3.
- Iel gravurita juvelŝtono; gliptikaĵo: miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj korintaj kupraĵoj [4]; en la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj Metrop . kameo, intajlo
- 4.
- (figure) Unika valoraĵo, trezoro2: „Esperanta Antologio 1887–1957“ […] estas ege valora trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo [5]; ĉiu rakonto estas malgranda gemo, kelkafoje granda gemo, kiu por la literaturamanto estas vere plezuriga legaĵo [6]; la centro de Nov-Jorko, gemo de moderna civilizo, estas en ruinoj [7].
Rim.:
La vorto gemo estas oficialigita en la 2ª OA sen difino kaj eĉ
sen tradukoj. Ĝia signifo varias kaj en la naciaj lingvoj kaj en la
Esperanta tradicio, kvankam vortaristoj tion ne konscias.
— PV kaj la PIV-oj ĝin difinis laŭ signifo de la sametima vorto en
la franca lingvo (t.e. gemo1).
Tiusignife la vorto estas senutila, ĉar ĝin pli klare esprimas
„juvelŝtono“.
— Oni povas supozi, ke OA 2ª celis la germanan signifon
gemo2, ĉar paralele en la sama
OA 2ª estas oficialigita la komplementa nocio „kameo“
(reliefa kameo — malreliefa gemo2;
kp la germanan artikolon „Gemme“ en la germana Vikipedio,
kaj precipe ties ilustraĵon „Gemmen und Kameen“).
— Ruse kaj pole la responda vorto estas supernocio por kameo kaj
intajlo; uzon de tiu signifo gemo3
ilustras la ekzemplo el „Quo vadis“: la rafinita
kolektanto Petronio kolektas kameojn kaj intajlojn, kaj
referencas ilin supernocie: „miaj gemoj“. Tio sonas multe pli
bone ol la ridinda „miaj gliptikaĵoj“, kiel oni devus diri laŭ
la rekomendo de la PIV-oj.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIII
2. Lyman Frank Baum, tr. Donald Richard Broadribb: La Mirinda Sorĉisto de Oz, Ĉap. 13ª
3. B. Traven, tr. Hans Georg Kaiser: Mortula ŝipo, Ĉap. 19ª (piednoto).
4. H. Sienkiewicz, trad. Lidja Zamenhof: Quo vadis?, 1933. Ĉap. 51ª
5. Esperanto en perspektivo, 1974
6. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 2007
7. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
2. Lyman Frank Baum, tr. Donald Richard Broadribb: La Mirinda Sorĉisto de Oz, Ĉap. 13ª
3. B. Traven, tr. Hans Georg Kaiser: Mortula ŝipo, Ĉap. 19ª (piednoto).
4. H. Sienkiewicz, trad. Lidja Zamenhof: Quo vadis?, 1933. Ĉap. 51ª
5. Esperanto en perspektivo, 1974
6. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 2007
7. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
- angle:
- 1. gem 2. engraved gem
- beloruse:
- 1. каштоўны камень 2. інталія, разны камень 3. гема 4. жамчужына (перан.)
- bulgare:
- 1. скъпоценен камък
- ĉeĥe:
- 1. drahokam
- ĉine:
- 1. 璨 [càn], 玤 [bàng], 璥 [jǐng], 璠 [fán], 珙 [gǒng]
- france:
- 1. gemme, pierre précieuse
- germane:
- 1. Gemme, Edelstein 2. Gemme
- hispane:
- 1. gema
- hungare:
- 1. drágakő 4. gyöngy (átv.)
- japane:
- 宝石 [ほうせき]
- katalune:
- 1. gemma, pedra preciosa 4. tresor, joia
- nederlande:
- 1. edelsteen 4. parel (fig.)
- pole:
- 2. intaglio 3. gemma
- portugale:
- 1. gema (qualquer pedra preciosa) 4. jóia (f)
- ruse:
- 1. самоцвет 2. инталия 3. гемма 4. перен. жемчужина
- slovake:
- 1. drahokam
- ukraine:
- ґема, дорогоцінний камінь
gemisto
- Tiu, kiu gravuras aŭ komercas gemojn.
- angle:
- gem worker, jeweler
- beloruse:
- разьбяр (каштоўнага каменьня)
- ĉeĥe:
- klenotník
- ĉine:
- 磨宝石工 [móbǎoshígōng]
- germane:
- Edelsteinschleifer
- hungare:
- drágakő-kereskedő
- japane:
- 宝石商 [ほうせきしょう], 宝石細工師 [ほうせきさいくし]
- katalune:
- venedor de gemmes
- nederlande:
- juwelier
- portugale:
- vendedor de gemas
- slovake:
- klenotník
- ukraine:
- гранувальник (дорогоцінних каменів)