evakui
(tr)
- 1.
- Organizite transporti homojn aŭ aĵojn el unu loko en alian por savi el danĝero kaj (plej ofte) kun la intenco poste revenigi en la konstantan lokon: vilaĝoj estis evakuitaj, sed nur de la rusaj loĝantoj Kon11 ; ĉirkaŭ 160 000 loĝantoj estas evakuitaj […] ĉirkaŭ la damaĝita centralo [1]; Oyama plurfoje erupciis, […] jen la unua fojo, ke la insulanoj devis forlasi sian hejmon kaj nur la dua fojo, ke okazis tia evakuo: en 1986 loĝantoj de najbara insulo Oosima same estis evakuitaj [2].
- 2.
- Amase forlasi loĝlokon, urbon, regionon pro proksima danĝero: la malamiko evakuis la okupitan teritorion; du miloj da vilaĝanoj, ĉiuj evakuis kaj la vilaĝo fariĝis tute senhoma [3]. malokupi
Rim.:
La du sencoj de la vorto gramatike kontraŭdiras unu
al la alia, sed ambaŭ renkonteblas en la viva lingvo.
Evidente, la uzo ankoraŭ ne stabiliĝis.
[Jurij Finkel]
1.
Monato, Isikawa Takasi: Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis
reaktorkernoj, 2012
2. HORI Jasuo/pg: Kiam verda insulo nigriĝas, Monato, 2000/12, p. 16
3. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „la vilaĝo kie bonodoras tilio“, p. 93a
2. HORI Jasuo/pg: Kiam verda insulo nigriĝas, Monato, 2000/12, p. 16
3. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „la vilaĝo kie bonodoras tilio“, p. 93a
- angle:
- evacuate
- beloruse:
- 1. эвакуаваць 2. пакідаць (месца)
- ĉeĥe:
- evakuovat, nuceně, vyklidit (vojensky), vyklidit spěšně
- france:
- évacuer
- germane:
- evakuieren, räumen
- hispane:
- evacuar
- hungare:
- evakuál, kiürít
- japane:
- 撤退する [てったいする], 撤兵する [てっぺいする], 立ち退かせる [たちのかせる], 引き揚げさせる [ひきあげさせる]
- pole:
- ewakuować
- portugale:
- evacuar
- ruse:
- 1. эвакуировать 2. покинуть (место), оставить (территорию)
- slovake:
- evakuovať, vyprázdniť, vysťahovať
- svede:
- evakuera
- ukraine:
- евакуювати
evakuo
- Amasa forlaso de antaŭe loĝata, okupata loko: la rapida evakuo devigis nian armeon lasi la artilerion al malamikoj; [en] la fama rezolucio 242 de Unuiĝintaj Nacioj [estis postulita] evakuo de ĉiuj teritorioj okupitaj dum la milito de 1967 kaj rajto por Israelo kaj Palestino vivi en sekuraj landlimoj [4].
4.
Monato, Éric Collignon: Israelo 60-jara (11), 2009
- angle:
- evacuation
- beloruse:
- эвакуацыя
- ĉeĥe:
- evakuace
- ĉine:
- 把人全赶出 [bǎrénquángǎnchū], 疏散 [shūsàn], 淸出 [qīngchū]
- france:
- évacuation
- germane:
- Evakuierung, Räumung
- hispane:
- avacuación
- hungare:
- evakuálás, kiürítés
- japane:
- 撤退 [てったい], 撤収 [てっしゅう], 撤兵 [てっぺい], 退去 [たいきょ], 疎開 [そかい]
- pole:
- ewakuacja
- ruse:
- эвакуация
- slovake:
- vyprázdnenie, vysťahovanie