diakrito
- Kromsigno ĉe litero indikanta ke la sonvaloro, la deveno aŭ alia eco de la litero estas aliaj, ol tiuj de la litero sen ĝi aŭ kun alia diakrito: la latinaj literoj kun diakritoj [1]; laŭ ilia pozicio rilate al la baza litero oni klasas diakritojn en supersignojn (kiel ĉ), subsignojn (kiel ç) kaj enliniajn diakritojn (kiel en la hebrea בּ, kp ב); Esperanto uzas du diakritojn: la ĉapelon3 super ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj la bovlon2 super ŭ.
1.
Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, Monato, 2010/04, p. 24-25
- angle:
- diacritic, diacritic mark, accent (=diacritic)
- beloruse:
- дыякрытычны знак
- ĉine:
- 变音符号 [biànyīnfúhào], 变音符 [biànyīnfú]
- france:
- signe diacritique, diacritique (signe diacritique), accent (signe diacritique)
- germane:
- diakritisches Zeichen
- hispane:
- diacrítico, signo diacrítico
- hungare:
- diakritikus jel, mellékjel
- katalune:
- diacrític, signe diacrític
- nederlande:
- diakritisch teken
- pole:
- znak diakrytyczny
- ruse:
- диакритика, диакритический знак
- slovake:
- diakritické znamienko
diakriti
(tr)
- Marki literon per diakrito: diakritita litero.
- angle:
- add a diacritic
- beloruse:
- ставіць дыякрытычны знак
- france:
- accentuer (mettre un accent graphique), mettre un diacritique
- hungare:
- mellékjelez, ékezettel lát el
- katalune:
- diferenciar, accentuar (amb un diacrític)
- pole:
- akcentować, dodawać znak diakrytyczny
- portugale:
- marcar com diacrítico
- ruse:
- ставить диакритический знак
diakrita PIV1
- Rilata al diakritoj aŭ diakritado: diakritaj signojPIV (=diakritoj); diakrita skribo (uzanta diakritojn); la normigitaj nomoj de diakritaj latinaj literoj (=diakritaĵoj) estas troveblaj en la normo ISO-8859 [2]; la diakrita uzo de la litero h en la lingvoj angla kaj franca, de z la pola.
- angle:
- diacritical
- beloruse:
- дыякрытычны
- ĉine:
- 可区分 [kěqūfēn]
- france:
- diacritique (adj.)
- germane:
- diakritisch
- hebree:
- דיאקריטי, מנקד
- hispane:
- diacrítico
- hungare:
- diakritikus, mellékjeles
- katalune:
- diacrític (adj.)
- pole:
- diakrytyczny
- ruse:
- диакритический
- slovake:
- diakritický
- ukraine:
- діакритичний
diakritaĵo
- Diakritita litero: atentu ke ĥ kaj la majusklaj diakritaĵoj elstaras en la interlinian spacon; en esperantlingva teksto proksimume 2% de la literoj estas diakritaĵoj.
- angle:
- accented letter
- beloruse:
- літара з дыякрытыкай
- france:
- lettre accentuée, lettre à diacritique
- hispane:
- letra con un signo diacrítico
- hungare:
- ékezetes betű
- katalune:
- lletra amb un diacrític
- pole:
- litera diakrytyczna
- ruse:
- буква с диакритикой
diakritilo
- Diakrito: temas plejparte pri proponoj ŝanĝi la ortografion de Esperanto, kaj per forigo de la supersignitaj literoj, kaj per aldono de novaj diakritiloj kaj ankaŭ litersignoj por pliperfektigi la Esperantan alfabeton laŭ fonetika vidpunkto [3].
Rim.:
En Esperanto ankoraŭ estas hezito, ĉu la radiko diakrit/
estu substantiva (kiel en ĉi tiu artikolo: la baza formo estas
diakrito), ĉu verba (laŭ la
greka etimo), ĉu adjektiva (kiel en la PIV-oj). La adjektiva
kategoriigo estas bazita sur la plej ofta kombino „diakrita signo“;
sed se la radiko ĉiam aperas en tia kombino, tiam estas pli racie
atribui al ĝi la kombinitan signifon (kaj tiel estas en pluraj
lingvoj, i.a. en la angla kaj la hispana). Ĉe tia traktado la
formo „diakritilo“ estas pleonasma kaj evitinda.
[Sergio Pokrovskij]
3.
Bernard Golden: Eternaj reformantoj, Kajeroj el la Sudo, №16 (1992:10), p. 6
- angle:
- diacritic mark, accent (=diacritic)
- beloruse:
- дыякрытычны знак
- ĉine:
- 变音符号 [biànyīnfúhào], 变音符 [biànyīnfú]
- france:
- signe diacritique, diacritique (signe diacritique), accent (signe diacritique)
- germane:
- diakritisches Zeichen
- hispane:
- signo diacrítico
- hungare:
- diakritikus jel, mellékjel
- katalune:
- diacrític, signe diacrític
- pole:
- znak diakrytyczny
- ruse:
- диакритический знак
- slovake:
- diakritické znamienko