bufro
- 1.
-
Parto de maŝino aŭ veturilo moderiganta tro fortajn
eksterajn puŝojn aŭ premojn horizontalajn:
(figure)
rekte rilati interkulture estas timige, ĉar tiel perdiĝas la lingva barilo, kiu
agas bufre kaj moderigas la ŝokojn
[1].
- a)
- Ŝtipforma instalaĵo en la ekstremoj de vagonoj por moderigi iliajn kunpuŝiĝojn: utiligante la momenton de haltigo [li] eksaltis sur la bufrojn, [kaj] pasis inter la du veturiloj [2]; la deĵoranto aŭdigis akran fajfon, la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj Metrop .
- b)
- Horizontala stango, kiu mildigas la damaĝojn en kazo de kolizio, muntita ĉe la antaŭo kaj ĉe la malantaŭo de la veturilo.
Rim.: Ne konfuzu kun amortizilo, dampilo2. - 2.
- Memoro por provizora konservado de datumoj, precipe ĉe kunlaboro de diversrapidaj traktiloj.
- 3.
- Ilo kiu konektas aparatojn kaj kondukilojn kun malsamaj elektraj rezistancoj aŭ kiu stokas provizore energion por poste liveri ĝin pli rapide.
- 4.
- Miksaĵo, kiu reagas moderige al aldonado de substancoj, ekzemple konservas pH-valoron malgraŭ aldono de fortaj acidoj aŭ bazoj: kalcia karbonato […] funkcias kiel bufro kontraŭ oceanacidiĝo [3].
- 5.
- Geografia zono aŭ neŭtrala ŝtato inter du malamikaj aŭ konfliktantaj ŝtatoj: bufroŝtato [4]; en 1830 Belgio kreiĝis kiel bufro inter la eternaj rivaloj Francio kaj Germanio [5]; minitan terenon […] eniris membroj de la grek-kipra fajrobrigado, kiam ili eniris la bufrozonon dividantan Kipron [6].
- 6.
- Ia rimedo, kiu efikas moderige kontraŭ eksteraj danĝeraj influoj: Svedaj Sindikatoj [diskutas] pri starigo de ŝtataj bufrofondusoj [7]; ili historia kono estas bufro kontraŭ la kaptiloj de naiveco [8].
1.
Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
3. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
4. , bufroŝtato
5. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
6. Monato, Roberto Pigro: Brigadistoj min-acitaj, 2011
7. Monato, Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
3. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
4. , bufroŝtato
5. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
6. Monato, Roberto Pigro: Brigadistoj min-acitaj, 2011
7. Monato, Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
8. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
- angle:
- buffer, bumper
- beloruse:
- буфэр
- ĉeĥe:
- vyrovnávací paměť
- ĉine:
- 1. 緩沖器 [huǎnchōngqì], 减震器 [jiǎnzhènqì], 消音器 [xiāoyīnqì] 2. 緩沖存儲器 [huǎnchōngcúnchǔqì], 緩存 [huǎncún], 緩衝台 [huǎnchōngtái] 5. 緩衝區 [huǎnchōngqū]
- france:
- 1.a tampon (amortisseur)
- germane:
- Puffer 1.b Stoßstange, Stoßfänger, Knautschzone 2. Pufferspeicher, Zwischenspeicher, Cache 3. Pufferschaltung 4. Puffer(lösung) 5. Pufferzone
- hebree:
- פגוש
- hispane:
- 1.a tope (amortiguador entre vagones) 1.b parachoques 2. búfer 3. condensador eléctrico 5. zona desmilitarizada ~oŝtato: estado neutral. ~ozono: zona neutral.
- hungare:
- 1.a ütköző 2. átmeneti tár, puffer
- indonezie:
- 1.b bemper 1. zona benturan 2. tembolok 4. bufer, dapar, penyangga, larutan penyangga 5. zona penyangga
- itale:
- 1.a respingente (ferr.) 1.b paraurti 2. buffer, memoria tampone, memoria ausiliaria 3. buffer, tampone 5. cuscinetto ~oŝtato: stato cuscinetto. ~ozono: area cuscinetto.
- japane:
- 緩衝器 [かんしょうき], バンパー, バッファ
- nederlande:
- 1.b bumper 2. buffer 3. condensator 5. buffer ~oŝtato: bufferstaat. ~ozono: bufferzone.
- pole:
- bufor, pamięć (buforowa) 1.a bufor, zderzak ~oŝtato: państwo buforowe. ~ozono: strefa buforowa.
- rumane:
- ~oŝtato: stat tampon.
- ruse:
- буфер
- slovake:
- vyrovnávacia pamäť 2. vyrovnávacia pamäť
- ukraine:
- буфер, бампер