brokanti
(x)
- Aĉeti kaj revendi jam uzitajn aĵojn: la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj [1]; mi aĉetis do brokante numeron unu [2]; brokantan komputilon mi aĉetis unue nur post multe da cerbumado [3].
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
2. Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
3. Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, Monato, 2003/05, p. 15
2. Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
3. Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, Monato, 2003/05, p. 15
- angle:
- deal in second-hand goods, buy and sell used products
- beloruse:
- гандляваць патрыманымі рэчамі
- ĉeĥe:
- obchodovat se starými věcmi
- france:
- brocanter
- germane:
- trödeln (mit Trödel handeln) mit Altware handeln, mit Gebrauchtware handeln, trödeln
- hebree:
- לקנות יד שניה
- hungare:
- használt cikkel kereskedik, használt cikket árul
- japane:
- 古物売買する [こぶつばいばいする], 中古で売買する [ちゅうこでばいばいする]
- nederlande:
- tweedehandsgoederen verkopen
- perse:
- کالاهای دستدوم فروختن، سمساری کردن، کهنهفروشی کردن
- pole:
- handlować starzyzną
- ruse:
- торговать подержанными вещами
- slovake:
- kšeftovať, obchodovať so starinou
- ukraine:
- торгувати старими речами
brokantaĵo
- Jam uzita objekto, kiun oni vendas denove, ĉar ĝi ankoraŭ funkcias aŭ fariĝis raraĵo interesa por kolektantoj: ĉu en vendejo de brokantaĵoj kaj antikvaĵoj oni povis aĉeti samurajajn valoraĵojn [4]. antikvaĵo, kolekti.
4.
Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj, Monato, 2008/11, p. 24
- angle:
- second-hand good, used product
- beloruse:
- патрыманая рэч
- ĉine:
- 二手貨 [èrshǒuhuò]
- france:
- antiquité, article d'occasion
- germane:
- Altware, Gebrauchtware, Trödel
- hebree:
- יד שניה
- hungare:
- használt cikk, zsibáru
- japane:
- 古物 [こぶつ], 中古品 [ちゅうこひん]
- nederlande:
- tweedehandsexemplaar
- perse:
- کالای دستدوم، جنس مستعمل
- pole:
- starzyzna, rzecz z drugiej ręki
- ruse:
- подержанная вещь
brokantejo
- Vendejo, kie oni vendas uzitajn aĵojn: por trovi tiajn muzikajn antikvaĵojn, mi devis multe vojaĝi en Portugalio kaj Hispanio, serĉante ilin en brokantejoj kaj en privataj domoj [5]; iom lace post promeno tra la granda vintra urbo mi eniris brokantejon por […] trovi seĝon aŭ almenaŭ ŝtupon de eskalo, sur kiu mi povus ripozi [6]; li kunportos la libron al sia propra butiko: librobrokantejo en la centro de Zagrebo [7].
5.
Garbhan MacAoidh: Kantado en la gaela
lingvo, Monato, 2007/10, p. 21
6. Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, Monato, 2008/04, p. 19
7. Lode van de Velde: Ekslibriso, Monato, 2010/08, p. 31
6. Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, Monato, 2008/04, p. 19
7. Lode van de Velde: Ekslibriso, Monato, 2010/08, p. 31
- angle:
- thrift store, second-hand shop, flea market
- beloruse:
- крама сэканд-хэнд
- germane:
- Gebrauchtwarenladen, Antiquariat
- hebree:
- חנות יד שנייה
- japane:
- 古道具屋 [ふるどうぐや]
- ukraine:
- барахолка, товкучка (ринок), комісійний магазин
brokantisto
- Komercisto, kiu brokantadas: ha! kiel kaduka biciklaĉo, ĝi devas esti ĉe brokantisto [8]; mi opiniis venkitaj la modestajn tempojn postmilitajn kun rabatmarka ŝparado kaj postkurado de brokantistoj, kiuj post la transdono de ĉifonoj, metalpecoj kaj paperaĵo konfidenceme rekompencis per trinkglaso [9].
8.
Wei Yubin: La biciklo de mia patro, Monato, 2012/06, p. 21
9. Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, Monato, 2012/12, p. 25
9. Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, Monato, 2012/12, p. 25
- angle:
- dealer in second-hand goods, buyer and seller of used products
- beloruse:
- старызьнік
- ĉeĥe:
- překupník, vetešník
- france:
- antiquaire, brocanteur, fripier
- germane:
- Antiquar, Altwarenhändler, Gebrauchthändler, Trödler
- hebree:
- סוחר יד שנייה
- hungare:
- zsibárus, ócskás, használtcikk-kereskedő
- japane:
- 古物商 [こぶつしょう]
- nederlande:
- verkoper van tweedehandsgoederen
- perse:
- فروشنده (کالاهای دستدوم)، سمسار، کهنهفروش
- pole:
- handlarz starzyzną
- ruse:
- старьёвщик, антиквар
- slovake:
- kšeftár, starinár, špekulant
- ukraine:
- торговець старими речами, лахмітник
administraj notoj
~aĵo:
Mankas dua fontindiko.