Behemot/o
Behemoto
- 1.

Monstra mita besto en Tanaĥo, ofte bildigita simila al hipopotamo:
Behemoton [oni foje] identigis kun elefanto, bubalo aŭ hipopotamo,
sed tiuj teorioj klare konfliktas kun la tie priskribita vosto de Behemoto kiu
„moviĝas kiel cedro“
[1].
Rim.:
En plej multaj tradukoj de la Biblio, ĝi estas simple
hipopotamo,
tamen ĝia senco estas alia kompare kun
Levjatano kaj Zizo:
vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi;
herbon ĝi manĝas, kiel bovo
[2].
Rim.:
En la romano „Majstro kaj Margarita“ de M. A. Bulgakov,
kato, helpanto de Satano nomiĝas Behemoto:
Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo
[3];
ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fuŝige parolas! –
kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forŝiritan
de ĝia dorso
[4].
- 2.
- (figure)
Io aŭ iu monstra,
deprime grandega, potenca.
levjatano
- arabe:
- 1. بهيموث، بهموت
- beloruse:
- бэгемот
- bulgare:
- 1. бегемот
- ĉeĥe:
- behemoth
- ĉine:
- 1. 比蒙 [bǐméng]
- france:
- 1. Béhémoth
- germane:
- 1. Behemoth
- hebree:
- 1. בהמות
- hungare:
- 1. Behemót 2. behemót
- itale:
- Behemoth
- katalune:
- Behemot 2. víbria, quimera
- nederlande:
- 1. Behemoth 2. behemoth
- pole:
- 1. Behemot 2. behemot
- portugale:
- 1. Behemoth, beemote 2. beemote
- ruse:
- Бегемот
- slovake:
- behemoth
- ukraine:
- бегемот