balzamo
- 1.
- Bonodora miksaĵo de rezino kaj oleo, sekreciata de vegetaĵoj el la genro Burseraceae k.a.: iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon [1]. incenso, mirho, stirako
- 2.
- Kvietiga pomado por korpaj doloroj: prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos [2]; jeriĥa balzamo [3]; ŝmiro de postraza balzamo sur la ankoraŭ humidan haŭton finis la matenan riton [4]; la pastro aplikis al ni la saman balzamon, per kiu oni ŝmiras infanojn, kiujn oni ĵus cirkumcidis [5].
- 3.
- (figure) (malofte) Morala trankviligilo, konsolo: la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro Marta ; Beatrico […] sola havis sufiĉe da potenco por verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron [6]; en la vortoj de Ligia estis vera balzamo [7].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:25
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:8
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro L
4. Jesper Jacobsen: La Punĉblovo de la diablo, Belarta rikolto 2013
5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIII
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:8
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro L
4. Jesper Jacobsen: La Punĉblovo de la diablo, Belarta rikolto 2013
5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XII
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIII
- angle:
- balm
- beloruse:
- бальзам
- ĉeĥe:
- balzám
- ĉine:
- 1. 香膏 [xiānggāo], 药水 [yàoshuǐ], 香脂 [xiāngzhī]
- france:
- baume
- germane:
- Balsam postraza ~o: Aftershave-Balsam.
- hebree:
- בשמת
- hispane:
- bálsamo
- hungare:
- balzsam
- japane:
- バルサム, 鎮痛剤 [ちんつうざい], 慰め [なぐさめ], 苦痛を和らげるもの [くつうをやわらげるもの]
- katalune:
- bàlsam
- nederlande:
- balsem
- pole:
- 1. balsam 2. balsam 3. balsam
- ruse:
- бальзам
- slovake:
- balzam
- ukraine:
- бальзам
balzama
- Havanta odoron aŭ efikon de balzamo: ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon [8]; maljuna virineto eliris […], enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn florojn [9]; [li] incensis lin per balzamaj parfumoj [10]; kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa [11]; la balzama dormo falas […] sur la okulojn [12].
8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, Lundo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
- angle:
- balsamic, balmy
- beloruse:
- бальзамічны
- ĉeĥe:
- balzamický, balzámový
- france:
- balsamique
- germane:
- balsamisch
- japane:
- バルサムを含む [バルサムをふくむ], 芳香性の [ほうこうせいの], かぐわしい, 苦痛を和らげる [くつうをやわらげる]
- katalune:
- balsàmic
- nederlande:
- balsem-
- pole:
- balsamiczny
- ruse:
- бальзамический
- slovake:
- balzamový
- ukraine:
- бальзамічний
balzamado
- Preparado, parfumado per balzamo: pasis super li kvardek tagoj, ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado [13]; la katojn la piuloj donis al la paraŝitoj por balzamado [14]; mi petos la Egipton dungi min kiel helpanton ĉe la balzamado [15].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:3
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XX
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XX
- beloruse:
- бальзамаваньне
- france:
- enbaumement
- germane:
- Einbalsamieren
- ruse:
- бальзамирование
balzamisto
- Enbalzamigisto: la reĝo […] ordonis al mi venigi ĉi tien lian propran balzamiston [16].
16.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a
- beloruse:
- бальзамоўшчык
- ĉeĥe:
- balzamovač
- france:
- embaumeur
- germane:
- Balsamierer
- katalune:
- embalsamador
- ruse:
- бальзамировщик
- slovake:
- balzamovač
balzami, enbalzamigi
(tr)
- Enŝmiri, konservi per balzamo: la kuracistoj balzamis Izraelon [17]; la libro […] estas skribita tuta en la ĉambro, kie oni enbalzamigas la mortintojn [18].
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:2
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 4a
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 4a
- angle:
- embalm
- beloruse:
- бальзамаваць
- ĉine:
- 使永存 [shǐyǒngcún]
- france:
- embaumer (conserver dans un baume)
- germane:
- einbalsamieren
- hebree:
- לחנוט
- hispane:
- embalsamar
- hungare:
- bebalzsamoz
- japane:
- , 芳香を添える [ほうこうをそえる]
- katalune:
- embalsamar
- nederlande:
- balsemen
- pole:
- balsamować
- ruse:
- бальзамировать, забальзамировать, набальзамировать
- slovake:
- balzamovať
- ukraine:
- бальзамувати
enbalzamigisto
- Homo profesie preparanta precipe kadavrojn por konservo per balzamo kaj eventuale aliaj procedoj: la enbalzamigistoj elprenis la korpon de Ramzes XII [12a] el la soda bano [19].
19.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 5a
- beloruse:
- бальзамоўшчык
- france:
- embaumeur
- germane:
- Einbalsamierer
- katalune:
- embalsamador
- ruse:
- бальзамировщик
- ukraine:
- бальзамувальник