*aroganta
-
Ofende fiera,
malrespekta;
sin konsideranta supera al aliaj homoj:
aroganta entrepreno
Ifigenio
;
popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon
[1];
ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon
[2];
fieraj okuloj kaj aroganta koro
[3];
admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke
ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo
[4];
mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron
[5];
mutiĝu la mensogaj buŝoj, kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, kun fiero kaj
malestimo
[6];
vi la nazon portas tro super la nivelo, […] vi aspektas kvazaŭ vi
celus tuj dekroĉi per aroganta movo la stelojn de l' ĉielo
[7].
malrespekta, tromemfida, malmodesta.
aplomba, alte, kraĉi, pretendi
Rim.:
Distingu de arog·ant·a.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:50
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:4
4. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:17
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:28
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 31:18
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:4
4. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:17
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:28
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 31:18
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
- angle:
- arrogant
- beloruse:
- нахабны, дзёрзкі
- ĉeĥe:
- zpupný
- ĉine:
- 傲慢 [àomàn], 不可一世的 [bùkěyīshìde], 做大 [zuòdà]
- france:
- arrogant, impudent
- germane:
- überheblich, eingebildet, arrogant
- hebree:
- יָהִיר
- hispane:
- arrogante
- hungare:
- arrogáns, pimasz
- indonezie:
- arogan, sombong
- itale:
- arrogante
- japane:
- 横柄な [おうへいな], 尊大な [そんだいな], 思い上がった [おもいあがった]
- portugale:
- arrogante
- ruse:
- дерзкий, наглый, нахальный
- slovake:
- arogantný, bezočivý, drzý, spurný
- tibete:
- ཧམ་པ་ཚ་པོ་
- ukraine:
- зухвалий, нахабний, хамуватий, хамський (про вчинок)