*arane/o PV

*araneo

1.
Iu el la ordo araneuloj: malgranda araneo […] ŝpinadis super li sian teksaĵon [1]; brilantaj araneoj […] kuradis sur la muroj tien kaj reen [2]; abomena, kiel araneo [3]; kiam iu ne havas tre sanan menson, oni diras, ke tiu havas araneon en la cerbo [4].
2.
ZOO Genro el la familio araneedoj (Araneus), kun makuloj surdorse, kiuj aspektas ĉe kelkaj specioj krucforme.

araneo en sia reto (Araneus diadematus)
CC BY-SA 4.0  [5]
angle:
spider
beloruse:
павук
bretone:
kevnidenn
bulgare:
паяк
ĉeĥe:
pavouk
ĉine:
2. 圆蛛科 [yuánzhūkē], 圓蛛科 [yuánzhūkē]
france:
araignée
germane:
Spinne 1. Spinne 2. Radnetzspinne, Kreuzspinne
hebree:
עכביש
hispane:
araña
hungare:
pók
indonezie:
laba-laba
japane:
クモ [くも]
latinece:
2. Araneus
nederlande:
1. spin
pole:
pająk
portugale:
aranha
rumane:
păianjen
ruse:
паук
slovake:
pavúk
svede:
1. spindel
tibete:
སྡོམ་
tokipone:
pipi
turke:
örümcek
ukraine:
павук

araneaĵo

Aranea reto: la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo [6]; malpeza kiel araneaĵo [7]; baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj [8]; (figure) tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti [9]!
angle:
spiderweb
beloruse:
павуціньне, павуціна
bretone:
gwiad-kevnid
bulgare:
паяжина
ĉeĥe:
pavučina
ĉine:
蛛網 [zhūwǎng], 蛛网 [zhūwǎng]
france:
toile d'araignée
germane:
Spinnennetz
hebree:
קורי עכביש
hispane:
telaraña
hungare:
pókháló
indonezie:
jaring laba-laba
japane:
クモの巣 [くものす]
nederlande:
spinnenweb
pole:
pajęczyna
ruse:
паутина
slovake:
pavučina
svede:
spindelväv
ukraine:
павутина, павутиння

araneuloj

ZOO Bestoj kun kvar kruroparoj, kapablaj sekrecii fadenon; ordo el la filumo artikuloj (Araneae): malkiel ĉe insektoj, araneuloj ne havas antenojn [10].
beloruse:
павукі (атрад)
bretone:
araknided
france:
arachnides
germane:
Webespinnen
hispane:
arácnidos
hungare:
igazi pókok
japane:
クモ目 [くもめ]
latinece:
Araneae
pole:
pająki
rumane:
păianjenii
ruse:
пауки (отряд членистоногих)
ukraine:
павуки

luparaneo

ZOO Genro el araneuloj (Lycosa), ĝis 35 mm grandaj, kiuj embuskas kaj ĉasas insektojn, ankaŭ nomata tarantulo: luparaneoj povas vivi ĝis 11 jaroj [11].

iu el genro luparaneo
CC-BY-SA-3.0  [12]
beloruse:
тарантул
ĉeĥe:
tarantule
france:
araignée-loup
germane:
Wolfsspinne
hispane:
tarántula
hungare:
farkaspók
latinece:
Lycosa
pole:
tarantula
ruse:
тарантул
slovake:
tarantula

mararaneo

ZOO Granda dorna krabo kun longaj kruroj, ŝate manĝata en iuj landoj, genro el familio majedoj (Maja): ― belegaj estas ĉi tiuj soleoj!... ― bongustegaj estas ĉi tiuj mararaneoj! [13].
13. C. Collodi, trad. G. Croatini: La aventuroj de Pinokjo, 2002
angle:
spider crab
beloruse:
мая (род крабаў)
france:
araignée de mer
germane:
Dreieckskrabbe, Seespinne
hispane:
araña de mar
latinece:
Maja
pole:
pająk morski
rumane:
păianjen de mare

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
lup~o: Mankas verkindiko en fonto.