Altajo
- Montaro, pli ol 2000 km longa, inter Centra Azio kaj Siberio, sur la teritorioj de la Ruslanda Federacio, Kazaĥujo kaj Mongolujo, formanta akvodisigan limon inter la basenoj de Obo, Irtiŝo, Jenisejo kaj la sendefluaj riveroj de Centra Azio: mongoloj [...] delonge loĝis dum multmiljaroj [...] inter la lago Bajkalo kaj Granda Muro, kaj la montaroj Hingano kaj Altajo [1]; Altajo monta kaj ebena: raporto pri perbicikla vojaĝo tra Altaja regiono [2].
- angle:
- Altai
- beloruse:
- Алтай
- ĉeĥe:
- Altaj
- france:
- Altaï
- germane:
- Altaigebirge, Altai
- hungare:
- Altaj
- japane:
- アルタイ山脈 [アルタイさんみゃく]
- katalune:
- Altai
- nederlande:
- Altai
- pole:
- Ałtaj
- rumane:
- Munții Altai
- ruse:
- Алтай
- slovake:
- Altaj
- ukraine:
- Алтай, Алтайські гори
altaja lingvofamilio, altaja lingvaro
- Hipoteze rekonstruata superfamilio konsistanta el la tjurka, mongola kaj tungusa-manĉura lingvofamilioj: la manĉura lingvo estas pli bone konata inter la okcidentanoj sub la nomo de tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio, kune kun la lingvoj de la aliaj ĉefaj invadintoj en Ĉinion, la mongolaj kaj la turkaj [3]; iuj lingvistoj proponis rilaton kun la altaja lingvaro aŭ la japana lingvo [4].
3.
Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: LA MANĈURA: Formortanta lingvo
de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 21
4. Lingvofamilioj / Babilono :: lingvo.info
4. Lingvofamilioj / Babilono :: lingvo.info
- angle:
- Altai language family
- beloruse:
- алтайская моўная сям'я
- france:
- langues altaïques
- germane:
- altaische Sprachfamilie
- hungare:
- altaji nyelvcsalád
- katalune:
- família altaica
- nederlande:
- Altaïsche taalfamilie
- pole:
- ałtajskie języki
- rumane:
- altaice limbi
- ruse:
- алтайская семья языков
altaja lingvo
- 1.
- Lingvo de la altaja lingvofamilio: genetike la hungara estas ural-altaja (turana), sed ĝi draste hindeŭropaneciĝis ‐ strukture kaj leksikone [5].
- 2.
- Ĉiu el la indiĝenaj lingvoj de Altajo.
- 3.
- La ĉefa indiĝena lingvo de Altaja Respubliko en Ruslando (ekse „la ojrota“, el la tjurka lingvofamilio): en 1869 en Kazan publikiĝis detala gramatiko de altaja lingvo kaj en 1884 ‐ la unua vortaro [6].
- angle:
- Altai
- beloruse:
- алтайская мова
- france:
- langue altaïque
- germane:
- Altaisch
- hungare:
- altaj nyelv, ojrot 1. altaj nyelv 2. altaj nyelv
- katalune:
- llengua altaica 3. llengua altai
- nederlande:
- Altaïsch 1. Altaïsche taal
- pole:
- ałtajski język
- rumane:
- altai limba
- ruse:
- алтайский язык