Jenisej/o

Jenisejo

GEOG
La plej akvoriĉa rivero de Rusujo, 4102 km longa, fluanta norden de Sajano en la Karaan maron kaj formanta limon inter la Siberio Okcidenta kaj la Siberio Orienta: Jenisejo estas […] la naŭa plej granda akvofluo en la tuta mondo laŭ la akvokvanto [1].
beloruse:
Енісей
ĉeĥe:
Jenisej
france:
Ienisseï
germane:
Jenissej
hungare:
Jenyiszej
japane:
エニセイ川 [エニセイかわ]
nederlande:
Jenissei
portugale:
Ienissei
ruse:
Енисей
slovake:
Jenisej
svede:
Jenissej
ukraine:
Єнісей

Jeniseja Golfo

GEOG
Golfo en la Karaa Maro, kiun formas la elfluejo de Jenisejo: Dikson estas haveno en la Karaa Maro, situa sur kontinenta tero apud insulo Dikson ĉe la elfluejo de la Jeniseja Golfo [2].
germane:
Jenissej-Busen
hungare:
Jenyiszej-öböl
nederlande:
Jenissei-boezem
ruse:
Енисейский залив

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a Golfo: Mankas dua fontindiko.