*zum/i UV *zumi serĉi 'zumi' [zum.0i] 1.[zum.0i.SON] (ntr) Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan sonon: a)[zum.0i.insekte] Brui kiel insektoj, kies flugado faras zo-sonon: la abelreĝino zumis en la aero [1]; la varmego premis, la kuloj zumadis kaj pikadis [2]; la turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis [3]; en la kanaro zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo [4]; la zumo de l' muŝo kolerigis lin [5]; kontente zumanta (vd ronroni) kato [6]; du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj [7]; rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj [8]; la ĉambristino sentis ke zumadas ŝiaj oreloj: la muroj de la ĉambro turniĝis ĉirkaŭ ŝi [9]; liaj oreloj zumis, liaj tempioj batiĝis fortege [10]. b)[zum.0i.amase] Brui konfuze, kiel multo da parolantaj personoj: [jen] festo kaj ĝojo, [oni] aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj [11]; zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis [12]; (figure) ĉiuj sciis pri ni antaŭ nia alveno, kaj la komerco zumis [13]; el ĉiuj anguloj de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj, muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis [14]; de partero al balkono zumadis Esperanto [15]. 2.[zum.0i.vocxe] (malofte) (tr) Brui kiel persono murmuranta aŭ kantanta kun fermitaj lipoj: kontenta li zumis melodieton [16]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo12. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 41. Aliajn Gvidas Kaj Mem Ne Vidas.14. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto15. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof16. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje, 2004 angle: 1.a buzz (vi, of an insect), buzz (vi, of an annoying or persistent thought) 1.b buzz (vi, of people) 2. hum (vi, sound) beloruse: 1.a гусьці (аб насякомых, аб маторы) 1.b шумець 2. мармытаць, напяваць пра сябе, напяваць напаўголаса bretone: 1.a fraoñval 1.b bouboual 2. mouskanañ [kanti], mouskomz [paroli] ĉeĥe: bzučet (o věcech), bzučet (o hmyzu), svištět, šumět (o lidech) 1.b bzučení ĉine: 嗡 [wēng] france: bourdonner 1.a zonzonner 2. fredonner germane: summen, surren, brummen greke: 1.a βουίζω 2. βουίζω hebree: לזמזם hispane: 1.a zumbar 2. canturrear hungare: 1.a zümmög, dong, zsong 1.b zsibong 2. dünnyög, dúdol itale: 1.a ronzare 2. ronzare japane: ブンブンいう, うなる, ハミングする [はみんぐする] katalune: 1.a brunzir 1.b bonir, remorejar 2. mussitar, cantussejar nederlande: 1.a zoemen 1.b gonzen 2. neuriën pole: 1.a bzyczeć, brzęczeć 1.b szumieć 2. mruczeć, nucić portugale: 1.a zumbir, zunir 2. zumbir ruse: 1.a жужжать, гудеть 1.b шуметь 2. бормотать, мычать, гудеть slovake: bzučať svede: 1.a surra 1.b sorl 2. mumla, gnola, nynna ukraine: дзижчати, гудіти (про комах, мотор) zumadoserĉi 'zumado' [zum.0ado] [zum.0ado.SON] Daŭra, konfuza aŭ vibra sonado: mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj [17]; la akompano de la ĥoro sonis kiel de muŝo [18]; super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra voĉo de Blagardo [19]; (figure) la okuloj de Ramzes brilis, plilarĝiĝis liaj naztruoj, li sentis zumadon (vibradon) en la kapo [20]. 17. Stellan Engholm: Al Torento, I.18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLVII19. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI angle: buzz (noun), hum (noun) beloruse: жужжаньне, гул, шум ĉeĥe: bzučet, bzučení ĉine: 嗡 [wēng], 嗡嗡 [wēngwēng], 哼声 [hēngshēng], 哼聲 [hēngshēng], 嗡嗡叫 [wēngwēngjiào] france: bourdonnement germane: Summen, Surren, Brummen japane: ブンブンいう音 [ブンブンいうおと], うなり, ハミング [はみんぐ] katalune: brunzit ruse: жужжание, гудение slovake: bzukot, bzučanie ukraine: дзижчання, гудіння, шум, гул, наспівування самому собі zumegiserĉi 'zumegi' [zum.0egi] (ntr) [zum.0egi.KOMUNE] Aŭdigi fortan, daŭran, vibran sonon: en la neĝo staris la fratoj, ĉiuj kun la dorsoj turnitaj al la zumeganta brulo [21]. 21. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947 angle: buzz (vi, loud sound) hum (vi, loud sound) beloruse: гусьці (гучна), гудзець ĉeĥe: hlasitě bzučet ĉine: 嗡嗡声 [wēngwēngshēng], 嗡嗡聲 [wēngwēngshēng], 謍 [yíng], 哼声 [hēngshēng], 哼聲 [hēngshēng], 嗡嗡叫 [wēngwēngjiào] france: vrombir germane: prasseln, brummen slovake: hlasne bzučať administraj notoj