vu/o KompLeks vu, vuo serĉi 'vu' serĉi 'vuo' [vu.0] [vu.0.TIP] Nomo de la novlatina neesperanta litero Ww: majuskla vuo estas uzata kiel simbolo de vato kaj okcidento; en ĥemio la majuskla vuo simbolas volframon; la retadreso estas: „vu-vu-vu punkto reta minus vortaro punkto de“ (t.e. www.reta-vortaro.de); la novjorka longitudo estas sepdek kvar gradoj vu (74°W); necesejo ofte estas markita kiel „vu co“ (WC); Aŭtoj de la marko BMW nomiĝas en la rusa slango „beĥa“; por ne perpleksigi legantojn, mi tradukas ĝin per „Bomovuo“ (el vuo: nomo de la neesperanta litero w …) [1]. duobla vo, vavo2 1. Ĝ. Ramonov, tr. Slavik Ivanov: Revaz, Beletra Almanako 7 (Feb. 2010). ISBN 9781595691521. p. 35 angle: double-u ĉeĥe: dvojité v, w france: double vé ide: we japane: ダブリュー [だぶりゅー] koree: 더블유 nederlande: de letter W [wee] pole: wu ruse: дубль-вэ, дабл-ю slovake: dvojití v, w administraj notoj