Aldoni tradukojn al ReVo:

vitrin/o PV

vitrino

serĉi 'vitrino'
[vitrin.0o]
[vitrin.0o.KOMUNE]
Vitra instalaĵo por elmontri objektojn.
a)
[vitrin.0o.MEBL]
Elmontra, parte vitra meblo: scienca kuriozaĵo gardata en luksa vitrino de l' Antropologia Muzeo de Madrid [1]; 13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj [2]; la libron oni gardas sub apartaj kondiĉoj, en ejo kun speciale prilaborita vitrino [3]; mi ekadmiris la loĝejon de veraj riĉuloj […] plenplena de persaj tapiŝoj, en la vitrinoj brilis la kristaloj, sur la muroj pendis grandegaj kaj belegaj pentraĵoj [4];
b)
[vitrin.0o.montrofenestro]
Montrofenestro: ili drivis de magazeno al magazeno babilante kun gaja senrespondeco pri frivolaĵoj dum ŝi rigardis de tempo al tempo la vitrinojn [5]; sur la muroj de la konstruaĵoj, sur la vitrinoj de la vendejoj kaj sur la fenestroj ludis kuprokoloraj briloj [6].
1. J. el Coronel Ignotus, trad. J. Fernando Berenguer: la amo en la jaro dekmil, Heroldo de Esperanto, 1932:2 (655)
2. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo
3. Monato, Dimitrije Janiĉiĉ: Hagado denove antaŭ publiko
4. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
6. Monato, Julian Modest: La piano
angle:
 glass show-case
beloruse:
 вітрына
bulgare:
 витрина
ĉeĥe:
 prosklená skříň, vitrína, zasklená nástěnka
france:
 vitrine
germane:
 Vitrine
greke:
 βιτρίνα, προθήκη
hungare:
 vitrin
nederlande:
 vitrine
pole:
 witryna, gablota, gablotka
portugale:
 vitrina, vitrine
ruse:
 витрина
slovake:
 vitrína
svede:
 vitrinskåp
ukraine:
 вітрина

administraj notoj