- [vinjet.0o.TIP]
-
Desegnaĵeto sur paĝo aŭ etikedo, markanta iuspecajn informojn, aŭ
simple ornamanta:
[sur] tableto staris la kalendaro kun la Ronda Turo, la observatorio,
kiel titola vinjeto
[1];
li estas la aŭtoro de ĉiuj aliaj ilustraĵoj en la libro, inkluzive de ĉarmaj
vinjetoj, mapoj kaj desegnaĵoj
[2];
la vinjetoj indikas, en kiuj fakoj estu uzataj la difinitaj
terminoj
[3].
emblemo,
figuro,
piktogramo,
simbolo
Rim.:
La franca „vignette“ signifas „viteto“, origine tiuj ornamaĵoj estis desegnitaj
en formo de vinberuja branĉeto.