(tr)
- [vi.0umi.alparole]
en:
-
En plimulto da lingvoj Eŭropaj kaj multaj alilokaj (imitantaj ilin),
uzi plurnombrajn kaj/aŭ triapersonajn gramatikajn formojn
anstataŭ formojn ununombrajn kaj duapersonajn, kiel konvencian
alparolon formale-oficialan aŭ respekte-ĝentilan:
li ne rekonas siajn samlernejanojn ⫽
viumas ilin kiel fremdajn
[17];
mi havis matematikan fuŝinstruiston […],
kiu unue viumis ĉiujn lernejanojn eĉ mian tiam
10-jaran frateton
[18];
En la Nerona tempo ne ekzistis kutimo viumi (alparoli unu
personon plurnombre)…
[19];
Viumado estas ne ĉia vi-diro, sed speciale la ununombra,
tiu okazanta pro socia konvencio anstataŭ la gramatike regula ciado
[20].
Rim.:
Ĉar en Esperanto la ci-formoj estas same maloftaj kiel en
la angla, tial Esperanto (samkiel la angla) fakte ne havas
„ĝentilan pronomon“: „vi“ estas neŭtra — nek formala,
nek familiara. Paroli pri viumo sencas kiam temas pri kutimoj de
la lingvoj kie ambaŭ alparoloj estas uzataj kaj iu el
ili estas uzata kontraŭgramatike kiel formo formale-ĝentila
(franca, germana, rusa k.a.).
[Sergio Pokrovskij]
17.
K. Kalocsay: Nimbo, Dissemitaj floroj de Kálmán Kalocsay,
enbukedigis Ada Csiszár. Budapest 2005.18.
darkweasel:
Ciumado kaj viumado, lernu.net, 2010-04-1819.
Sergio Pokrovskij: Ciado kaj viumo,
En: „Kien ci iras“
(Literatura suplemento al LOdE, Sezonoj, 2026), p. 580.
20.
Sergio Pokrovskij: La respondo de Sergio Pokrovskij, La Ondo de Esperanto, № 328 (2026:2)