1veteran/o JED veteranoserĉi 'veterano' [vetera.0o] en: 1.[vetera.0o.MIL] en: Longe servinta soldato: ordonu nur, reĝo, kaj miaj veteranoj tuj faros ordon [1]; kvankam li estis nova al la trupo, li ne estis novico, – male, li estis veterano jam plenuminta kompletan serion da operacioj [2]; maljunaj veteranoj suferas je malsanoj kaŭzitaj de militservo [3]. 2.[vetera.0o.FIG] en: (figure) Iu sperta, kiu longe dumvive servis al iu afero, en iu partio, en iu ofico ktp: unujara lernado ĉe veterano de nia radio [4]; veterano de redaktado kaj provlegado rimarkis neniujn preserarojn [5]; longa silentado, sed nun la veterano revenas per nova kompila bita albumo kun novaj elektronikaj sonoj kaj koloroj [6]; per sia jarkunveno dum Universala Kongreso […] estis proponite, ke ĉiu veterano testamentu heredaĵon al la Movado [7]; unu el la veteranoj de SAT, […] kritikis en Augsburg, ke SAT-anoj, [ignoras] la laboron en la propraj sindikat-organizoj [8]; veterano de la kontraŭimperiisma batalo [9]; Peter Maffay, germana pop-veterano, diris en intervjuo […] [10]. novuloekzercito, emerito, meritulo, spertulo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 19783. Monato, Roland Thibault: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, 20084. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzoj7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)10. Monato, Marko Naoki Lins: Germana muzikkvoto por la radio, 2004 angle: veteran beloruse: вэтэран ĉeĥe: (zasloužilý) pracovník na odpočinku, veterán, vysloužilec ĉine: 榮民 [róngmín], 荣民 [róngmín], 老兵 [lǎobīng], 退伍军人 [tuìwǔjūnrén], 退伍軍人 [tuìwǔjūnrén] france: vétéran germane: Veteran 1. Kriegsveteran 2. Langgedienter, Alter Hase hispane: veterano (subst.) hungare: veterán japane: 熟練者 [じゅくれんしゃ], ベテラン [べてらん], 古参兵 [こさんへい], 退役軍人 [たいえきぐんじん] katalune: veterà nederlande: veteraan pole: weteran, wiarus portugale: veterano ruse: ветеран slovake: starý pracovník kolektívu, veterán, vojenský vyslúžilec ukraine: ветеран veteranaserĉi 'veterana' [vetera.0a] en: [vetera.0a.FIG] en: (figure) Kiu havas longan sperton en la koncerna afero; ne novica: veterana opozicia kandidato [11]; veterana recenzisto [12]; veteranaj stabanoj perdis siajn postenojn [13]; la direktadon prizorgas la veterana samideano D-ro Anakreon Stamadiadis [14]. 11. Monato, Princo Henriko Oguinye: Nova prezidanto, novaj ŝancoj, 201112. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La forgesita rimportreto13. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 200514. Verdano: El nia Gazetaro, The British Esperantist, 1932, p. 180a beloruse: вэтэранскі, даўні france: vétéran (adj.) germane: langgedienter hispane: veterano (adj.) japane: 老練な [ろうれんな], 長く経験を積んだ [ながくけいけんをつんだ], ベテランの [べてらんの] pole: wysłużony, doświadczony administraj notoj