Aldoni tradukojn al ReVo:

vertiĝ/o SPV

vertiĝo

serĉi 'vertiĝo'
[vertigx.0o]
[vertigx.0o.MED]
MED Kapturno: tra la vertiĝo mi ankoraŭ vidas [1]; mi tuj sekvis kaj falis kiel sako, pro la malforto kaj vertiĝo, kiuj estis rezultoj de tiu longa sunbruliĝo [2]; junaj viroj ne rajtis edziĝi antaŭ ol montri siajn kuraĝon kaj reziston al vertiĝo, starante sur alta roko super la maro, ĉe la rando de la klifoj [3].
1. S. Bródy, trad. B. Szemenyei: Rembrandt, Norda Prismo 1956:6, p. 229-238a
2. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Kantado en la gaela lingvo
angle:
dizziness, vertigo
france:
vertige
germane:
Schwindel(anfall)
japane:
めまい
katalune:
vertigen, rodament de cap
perse:
سرگیجه
pole:
zawrót głowy, zawroty głowy
portugale:
vertigem
ukraine:
вертиго, запаморочення

vertiĝi

serĉi 'vertiĝi'
[vertigx.0i]
[vertigx.0i.ekhavi]
Ekhavi kapturnon: lia kapo vertiĝis kaj li eksentis naŭziĝon [4]; ŝi diris, rigardu en miajn okulojn! Bastjano faris tion, kvankam batis lia koro kaj li ĉe tio iom vertiĝis [5].
4. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
angle:
get dizzy, feel vertigo
germane:
schwindlig werden
japane:
めまいがする

vertiĝigi

serĉi 'vertiĝigi'
[vertigx.0igi]
[vertigx.0igi.kauxzi]
Kaŭzi kapturnon: vertiĝiga alteco [6]; ĉu tio tiel naŭzas kaj vertiĝigas vin? [7]
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
7. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto
angle:
make dizzy, cause vertigo
germane:
Schwindel erregen

administraj notoj