verbask/o PVEF verbaskoserĉi 'verbasko' [verbask.0o] [verbask.0o.BOT] Alta, ordinare dujara herbo kun larĝaj bazaj folioj kaj flavaj florspikoj, vivanta en Eŭropo kaj Azio, genro el familio skrofulariacoj (Verbascum): la ĉevalo […] iras paŝante, elĉerpita, inter la altaj verbaskoj, kiuj karese tuŝadas ĝin [1]; la verbasko, kun siaj grandaj lanugaj folioj grund-nivele, kaj la tigo rekta supren, kaj la longaj spikoj disaj kaj kvazaŭ stel-garnitaj per vivkoloraj flavaj floroj [2]. Nigra (Verbascum nigrum) CC BY-SA 2.0 [3] 1. E. Gârleanu, trad. L. Szász: Forlasita, La Ondo de Esperanto, 2004:10 (120)2. A. Manzoni, trad. B. Cadei: La Gefianĉoj, FEI, 20063. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Verbascum_nigrum_02.jpg angle: mullein beloruse: дзіванна, дзяванна ĉeĥe: divizna france: molène germane: Königskerze hispane: verbascum hungare: ökörfarkkóró katalune: trepó latinece: Verbascum nederlande: toorts pole: dziewanna portugale: verbasco slovake: divozel svede: kungsljus ukraine: дивина, коров’як administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.