*ventol/i UV *ventoli serĉi 'ventoli' [ventol.0i] (tr) [ventol.0i.KOMUNE] Refreŝigi la aeron, produktante trablovon: ventoli tunelon, varman ĉambron; nur malmultaj ĉambroj havis […] mallarĝajn malfermaĵojn por ventolado [1]; en la 119-an ĉambron estas venigita novulo, senĉese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo [2]. aerumi, ventumi 1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13 angle: ventilate beloruse: праветрываць, вэнтыляваць bulgare: излагам ĉeĥe: ventilovat, větrat ĉine: 通气 [tōngqì], 通氣 [tōngqì], 通風 [tōngfēng], 通风 [tōngfēng], 排气 [páiqì], 排氣 [páiqì], 换气 [huànqì], 換氣 [huànqì] france: aérer, vanner, ventiler germane: lüften, ventilieren, Durchzug machen greke: αερίζω hungare: szellőztet japane: 換気する [かんきする], 風通しをよくする [かぜとおしをよくする] nederlande: luchten, ventileren pole: wentylować, wietrzyć portugale: ventilar ruse: вентилировать, проветривать slovake: prevetrať, ventilovať, vetrať ukraine: вентилювати, провітрювати ventoliloserĉi 'ventolilo' [ventol.0ilo] [ventol.0ilo.KOMUNE] Aparato por ventoli, ordinare tia kun turniĝantaj aletoj: [jen] turniĝadis ventolilo lokita en la muro [3]; pasintece, kiam ajn siroko blovis (kutima fakto en Palermo), la Qanat-oj estis uzataj kiel ventoliloj, kiuj nature kaj efike malvarmigis la aeron [4]; povumaj procesoroj varmiĝas kaj postulas ventolilon [5]. ventumilo 3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro4. Monato, Roberto Pigro: En Palermo subtere, 20145. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10 angle: ventilator, ventilating fan, fan beloruse: вэнтылятар, кулер bulgare: фен, вентилатор ĉeĥe: ventilátor, větrák ĉine: 風機 [fēngjī], 风机 [fēngjī], 电风扇 [diànfēngshàn], 電風扇 [diànfēngshàn], 风扇 [fēngshàn] france: aérateur, pelle à vanner, van, ventilateur germane: Lüfter, Ventilator greke: ανεμιστήρας hungare: ventilátor japane: 換気装置 [かんきそうち], ベンチレーター, 換気扇 [かんきせん] nederlande: ventilator pole: wietrznik, wentylator portugale: ventilador ruse: вентилятор slovake: 2.vejačka, ventilátor, veterník ukraine: вентилятор administraj notoj