8Venezuel/o PIV1 8Venezuelo RLN (VE) serĉi 'Venezuelo' [venezuel.V0o] Sudamerika ŝtato, limanta al Kolombio, Brazilo, Gujano kaj Atlantiko: Venezuelo […] estas unu el la plej petrolriĉaj landoj de la mondo, demokratie regata dum pli ol kvar jardekoj [1]; tiuj, kiuj en Venezuelo havas afrikdevenajn prapatrojn, ne ŝatas hamakojn kaj preferas alispecan kuŝejon [2]; la drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo [3]. 1. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 72. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 143. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4 angle: Venezuela beloruse: Вэнэсуэла bulgare: Венецуела ĉeĥe: Venezuela ĉine: 委內瑞拉 [Wěinèiruìlā], 委内瑞拉 [Wěinèiruìlā] france: Venezuela, Vénézuéla germane: Venezuela hispane: Venezuela hungare: Venezuela indonezie: Venezuela japane: ベネズエラ katalune: Veneçuela nederlande: Venezuela norvege: Venezuela pole: Wenezuela portugale: Venezuela slovake: Venezuela ukraine: Венесуела volapuke: Venesolän venezuelaserĉi 'Venezuela' [venezuel.0a] Rilata al la ŝtato Venezuelo: Marakajbo […] estas konektita al la Venezuela Golfo per 55 km-a markolo je la norda rando de la lago [4]. 4. Vikipedio, Marakajbo (lago) angle: Venezuelan beloruse: вэнэсуэльскі france: vénézuélien, vénézuélienne (adj.) germane: venezolanisch nederlande: Venezolaans ukraine: венесуельський volapuke: Venesolänik venezuelanoserĉi 'Venezuelano' [venezuel.0ano] Civitano de Venezuelo: la britoj ne apogis la venezuelanojn kaj nur premis al Hispanio por atingi permeson al komerco libera kun ties kolonioj [5]. 5. Vikipedio, Simón Bolívar angle: Venezuelan beloruse: вэнэсуэлец ĉine: 委內瑞拉人 [wěinèiruìlārén], 委内瑞拉人 [wěinèiruìlārén] france: Vénézuélien, Vénézuélienne (subst.) germane: Venezolaner, Venezolanerin hispane: venezolano, venezolana nederlande: Venezolaan portugale: venezuelano, venezuelana ukraine: венесуелець volapuke: Venesolänan administraj notoj