10Veneci/o FK 10Venecio serĉi 'Venecio' [veneci.0o] [veneci.0o.urbo] Urbo ĉe la bordo de Adriatiko en la nordoriento de Italujo, kies centro estas konstruita sur laguna insularo kaj fama pro siaj multaj kanaloj: la Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio ĝi faras lin komandanto de galeroj FK ; en 1461, helpe de la papo kaj la registaroj de Venecio, Napolo kaj Hungario, [li] devigis la turkojn subskribi dekjaran milit-paŭzon [1]; pentrado de urbaj pejzaĝoj evoluis en Venecio dum la 18a jarcento [2]; la koro de Venecio estas la 3800 metrojn longa Granda Kanalo, kiu trafluas la tutan urbon S-forme [3]. 1. Monato, Bardhyl Selimi: Atleto de kristanismo, 20062. Monato, Evgeni Georgiev: Canaletto: Imponaj pentraĵoj de eŭropaj urbvidaĵoj, 20073. Vikipedio, Venecio angle: Venice beloruse: Вэнэцыя ĉeĥe: Benátky ĉine: 威尼斯 [Wēinísī] france: Venise germane: Venedig itale: Venezia japane: ベネチア [べねちあ] pole: Wenecja slovake: Benátky ukraine: Венеція 10venecia serĉi 'Venecia' [veneci.0a] Rilata al Venecio: la Venecia Respubliko [4]; plafonlumo el venecia kristalo [5]; parko, lumigita […] de veneciaj lanternoj [6]; la venecia uverturo konsistis el du temoj (malrapide + rapide) [7]; per tiuj pentraĵoj li transdonis la ĝis tiam specifan venecian formon de urbvidaĵa pentrado al meza Eŭropo [8]. 4. Monato, Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, 20045. Monato, Julius Hauser: Beleco sakrala, 20136. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua7. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo8. Monato, Evgeni Georgiev: Canaletto: Imponaj pentraĵoj de eŭropaj urbvidaĵoj, 2007 germane: venezianisch 10veneciano serĉi 'Veneciano' [veneci.0ano] Iu el Venecio: jen staris Venecianoj, kiuj vendoproponis ĉian lukson de la Oriento [9]; Marko Polo estas unu el la plej konataj vojaĝantoj en la historio, kaj kio povas pli konveni al la serio Oriento-Okcidento ol priskribo, fare de veneciano, de la mezepoka Azio je kriza momento de ĝia historio [10]? 9. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II10. La Ondo de Esperanto, 2002, №3 germane: Venezianer administraj notoj