Vatikan/o Vatikanoserĉi 'Vatikano' [vatikan.V0o] 1.[vatikan.V0o.GEOG] Monteto kiu antikve estis apud Romo, kaj nun estas en tiu urbego: sur Vatikano situas la oficiala rezidejo de la papo de Romo. 2.[vatikan.V0o.KAT] La estraro de la Romkatolika eklezio: efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel mikrosocia posteulo de Kremlo, la Blanka Domo kaj Vatikano [1]; pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaudí nuntempe estas en la proceso de beatigo ĉe Vatikano [2]. 3.[vatikan.V0o.POL] La regno kies absoluta monarko estas la papo de Romo: kiam la eŭskaj episkopoj publikigis eklezian dokumenton, en kiu ili konsideris, ke la eventuala malpermeso de Unueco havos „sombrajn“ konsekvencojn, prezidanto Aznar tuj ĝin opiniis „morale perversa“ kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj oficiale plendis ĉe Vatikano [3]. 1. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)2. Augusto CASQUERO: 2002 - Internacia Jaro de Antoni GaudíMonato3. Hektor Alos i FONT: Morale perversaMonato angle: Vatican beloruse: Ватыкан ĉeĥe: Vatikán france: Vatican germane: Vatikan hungare: 1. Vaticanus 2. Vatikán 3. Vatikán indonezie: Vatikan itale: 1. vaticano (colle) 2. Vaticano (pol. - rel.) 3. Città del Vaticano japane: バチカン katalune: Vaticà, Ciutat del Vaticà latinece: Vaticanus nederlande: Vaticaan pole: Watykan portugale: Vaticano ruse: Ватикан slovake: Vatikán ukraine: Ватикан Vatikanaserĉi 'Vatikana' [vatikan.0a] [vatikan.0a.GEOG] rilate al la Vatikano angle: Vatican beloruse: ватыканскі germane: vatikanisch hungare: vatikáni itale: vaticano (agg.) katalune: vaticà (adj.) nederlande: Vaticaans pole: watykański ruse: ватиканский administraj notoj ~a: Mankas fontindiko. ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.