Aldoni tradukojn al ReVo:

3vad/i

vadi

serĉi 'vadi'
[vad.0i]
(ntr)
1.
[vad.0i.KOMUNE]
Paŝi en akvo aŭ en mola substanco, koto, neĝo, sablo ktp: la akvo staris kaj kovris la tutan ĉirkaŭaĵon de la urbo […] oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato [1]; la stratoj de la urbo […] estas plenplenaj de balaaĵoj, ĉifonoj, kaj ĉiaj restaĵoj, se ne paroli pri la forĵetitaj rubaĵoj tra kiu oni devas vadi [2]; ĉevaloj vadas en la sablo ĝis la genuoj [3]; la homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto [4]; (figure) la cezaro vadis en sango, Romo kaj la tuta idolana mondo frenezis QuV .
2.
[vad.0i.FIG]
(figure) Barakti kontraŭ grandaj malfacilaĵoj: dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis ChR ; (figure) ni ĉiuj vadas en la mallumo de morto, kaj ĉiumomente alia kapo profundiĝas en tiun mallumon QuV .
angle:
1. wade
beloruse:
1. пераходзіць уброд, прабірацца (па гразі, сьнезе, пяску)
france:
1. patauger
germane:
1. waten
hispane:
1. vadear
hungare:
1. gázol (vízben)
japane:
歩く [あるく], 歩いて行く [あるいていく]
nederlande:
1. waden
pole:
1. brodzić, brnąć
portugale:
1. vadear, patinhar
ruse:
1. переходить вброд, пробираться (по грязи, снегу, песку), брести
slovake:
1. brodiť sa
svede:
1. vada
ukraine:
бродити, переходити убрід

vadejo

serĉi 'vadejo'
[vad.0ejo]
1.
[vad.0ejo.travadejo]
Travadejo: li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok [5].
2.
[vad.0ejo.SPO]
SPO Malprofunda akvejo, en kiu ekzemple nenaĝopovaj infanoj povas ludi: la interno de la parko havas vadejon kaj infanludejon [6].
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:22
6. Matthew C.: Somera Pikniko, Grupo Esperanto-Toronto, 2015-07-18
angle:
1. ford
beloruse:
1. брод
ĉeĥe:
1. brod, mělčina
france:
1. gué 2. pataugeoire
germane:
1. Furt 2. Planschbecken
hispane:
1. vado
hungare:
1. gázló
japane:
浅瀬 [あさせ]
pole:
1. bród
portugale:
1. vau
ruse:
1. брод
slovake:
1. brod, plytčina
svede:
1. vadställe
ukraine:
брід, прохід

travadi

serĉi 'travadi'
[vad.tra0i]
(tr)
[vad.tra0i.KOMUNE]
Trairi vadante: la akvo ne estis sufiĉe [malprofunda] por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis [7]; jen mi ekstaras kvazaŭ ĉe la bordo de maro, kiun oni ordonas al mi piede travadi QuV ; mi travadis la fundon de la fosaĵo en la profunda neĝo [8]; (figure) se ni volas progresi al niaj celoj ni devas travadi la naciisman marĉon [9].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
8. F. Móra, trad. Vizi L.: La trezorĉasa feljaketo, [vidita en 2020]
9. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
angle:
ford
beloruse:
перайсьці ўброд
ĉeĥe:
přebrodit (dostat se z břehu na břeh)
france:
passer à gué
germane:
durchwaten
hispane:
vadear
hungare:
átgázol
japane:
歩いて渡る [あるいてわたる], 徒渉する [としょうする]
nederlande:
doorwaden
pole:
przebrnąć, przejść w bród
portugale:
atravessar a vau
ruse:
перейти вброд
slovake:
prebrodiť
ukraine:
переходити убрід

travadejo

serĉi 'travadejo'
[vad.tra0ejo]
[vad.tra0ejo.TRA]
Loko malprofunda, en kiu oni povas trairi riveron vadante: repavimi travadejon per rokaĵoj kaj ŝtonoj [10].
10. M. kaj A. Lemoine, trad. V. Lutermano: En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando, Le Monde Diplomatique, 2007-07-01
angle:
ford
beloruse:
брод
ĉeĥe:
brod, mělčina
france:
gué
germane:
Furt
hispane:
vado
hungare:
gázló
japane:
徒渉地点 [としょうちてん], 浅瀬 [あさせ]
pole:
bród
portugale:
vau
ruse:
брод
slovake:
brod, plytčina
svede:
vadställe

administraj notoj

tra~ejo: Mankas dua fontindiko.