*unc/o UV *unco serĉi 'unco' [unc.0o] [unc.0o.MEZ] Malgranda mezurunuo de pezo varia laŭ la landoj, valoranta proksimume 20 aŭ 30 gramojn: ĉi tiu marmelado ŝajnas al mi bona, pesu al mi du uncojn [1]; dek uncoj da oro [2]; [la] ŝipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj [3]; tiuj junaj korpoj – la du knabinoj eĉ ne havis unu uncon da graso [4]; (figure) la arĥivaj raportoj rivelis neniun interesan fakton, […] nur etajn ŝtelojn, akcidentojn, perdojn sen unco da mistero [5]. 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto2. D. K. Jordan: La Avara Muelisto, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006-05-24]3. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 245. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 18 angle: ounce beloruse: унцыя bretone: oñs bulgare: унция ĉeĥe: unce ĉine: 盎司 [àngsī], 啢 [liǎng], 安士 [ānshì] finne: unssi france: once germane: Unze hebree: אונקיה hispane: onza hungare: uncia itale: oncia japane: オンス katalune: unça nederlande: ons (gewicht) pole: uncja portugale: onça ruse: унция slovake: unca (váha) ukraine: унція (міра ваги) administraj notoj