ujgur/o ujguroserĉi 'ujguro' [ujgur.0o] Ano de tjurklingva etno, kies antaŭuloj loĝis ekde la 1a jarmilo a.K. en centra Azio laŭlonge de la Silka Vojo norde de la Tianŝan-montaro kaj sude de Bajkalo; nuntempe du trionoj loĝantaj en la aŭtonoma regiono Ŝjinĝjiango de Ĉinujo kun la ĉefa urbo Urumĉio: la tjurkaj lingvoj uzataj en Ĉinio, el kiuj la ujgura, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, estas la plej disvastiĝinta [1]; komence de majo alvenis al la flughaveno en Tirano kvin ĉinaj civitanoj kun ujgura nacieco, kiuj – akompanataj de advokato usona – tuj petis azilon [2]; [la] unua ĉapitro estis dediĉita al la kalendaroj de araboj, grekoj-sirianoj, persoj, ĉinoj kaj ujguroj [3]. 1. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 20132. Monato, Bardhyl Selimi: Protestas Ĉinio, 20063. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010 angle: Uyghur beloruse: уйгур ĉine: 维吾尔族 france: Ouïghour germane: Uigure japane: ウイグル人 [ウイグルじん] ujgure: ئۇيغۇر ukraine: уйгур administraj notoj