*turkis/o *turkiso serĉi 'turkiso' [turkis.0o] [turkis.0o.MIN] Maldiafana verde blua juvelŝtono: uzu oron, arĝenton, malakiton, turkisojn, jaspisojn, smeraldojn kaj plej multekostajn parfumojn por ĉi tiu sinjoro, por ke nenio manku al li [1]; ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso [2]; la diametro de la kupolo ampleksas 15 metrojn […], turkis-kolora glazuro faras ĝin ege bela vidaĵo precipe surfone de la helblua ĉielo de Samarkando [3]. peco de turkiso polurita PD [4] 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:163. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo4. Parent Géry, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Turquoise_polie_(USA).jpg angle: turquoise beloruse: біруза bulgare: тюркоаз ĉeĥe: tyrkys ĉine: 青綠 [qīnglù:], 青绿 [qīnglù:] france: turquoise germane: Türkis hungare: türkiz japane: トルコ玉 [とるこたま], トルコ石 [トルコいし] katalune: turquesa nederlande: turkoois pole: turkus portugale: turquesa ruse: бирюза slovake: tyrkys ukraine: бірюза administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.