3turb/o turboserĉi 'turbo' [turb.0o] Ludilo konsistanta el konusforma peco kun centra pinto, kiun oni diversmaniere rapide turnsvingas sur la grundo: malgranda knabo […] kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore kaj enbatis en la mezon latunan najlon [1]; la turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis [2]; tie turnadis sin ŝajnskermantoj kvazaŭ vivantaj turboj [3]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto angle: spinning top beloruse: ваўчок (цацка) ĉeĥe: káča, vlk ĉine: 陀螺 [tuóluó] france: toupie germane: Kreisel hispane: peonza, trompo, perinola, trompa hungare: csiga (játék) itale: trottola japane: こま, ろくろかんな, サザエ katalune: baldufa, trompa nederlande: tol (speelgoed) perse: فرفره pole: bąk (zabawka), bączek portugale: pião rumane: titirez ruse: волчок, юла slovake: vlk (hračka), vrtielka ukraine: дзиґа, фреза, фрезерний верстат по дереву administraj notoj