Aldoni tradukojn al ReVo:

*tuber/o PV

*tubero

serĉi 'tubero'
[tuber.0o]
1.
[tuber.0o.sxvelajxo]
Ĉiuspeca bulforma elstaraĵo aŭ ŝvelaĵo sur aŭ en iu objekto, korpo aŭ organo: absceso estas fermita ankoraŭ tubero kun puso […] furunko estas malgranda tubereto sur la haŭto [1]; la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj [2]; sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj [3]; jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filiŝtoj donis kiel prokulpan oferon [4]; de la plando de la piedo ĝis la kapo estas […] vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj [5]; ŝiaj nigraj haroj supre sur la kapo estis kunmetitaj en formo de unu tubero, alfortikigita per ĉapeto el arĝentaj kaj oraj moneroj [6]; mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon [7]; Atrejo tiris sin supren per la tuberoj kaj ĝibetoj de la trunko [8]; (figure) tiu sistemo prezentas gravan tuberon: ĝi ne uzeblas por ciferecaj elsendoj [9]; (figure) estas tubero en la afero (la afero ne iras glate) PrV . VD:ĝibo, nodo3, ŝvelaĵo, veruko
2.
[tuber.0o.BOT]
Dika firma ŝvelaĵo de tigoradiko, ordinare subtera aŭ rekte super la tero: ŝi manĝis […] heliantajn tuberojn [10]; radika tubero; tiga tubero; terpomo estas tubero; la tubero de orkideo, de tigobrasiko. VD:beto2, bulbo1, pivotradiko, rizomo
angle:
tuber 1. bulge, bump, lump, protuberance, swelling 2. joint, knot
beloruse:
1. гуз, пухліна, галка, выпукліна, ягадка (шчакі) 2. клубень, бульбіна
ĉeĥe:
boule, hlíza, hrbol, nádor
france:
estas ~o en la afero: il y a un os.
germane:
1. Beule, Buckel, Knolle 2. Knolle radika ~o: Wurzelknolle. tiga ~o: Sprossknolle.
hungare:
1. dudor, göb, bütyök 2. gumó radika ~o: gyökérgumó. tiga ~o: szárcsomó.
japane:
こぶ, 結節 [けっせつ], 隆起 [りゅうき], 塊茎 [かいけい]
nederlande:
1. knobbel, knoest 2. knol tiga ~o: knoop.
pole:
1. guz, guzeł, sęk, wypukłość estas ~o en la afero: i w tym cały sęk. 2. bulwa, sęk, cebulka radika ~o: bulwa. tiga ~o: sęk.
ruse:
1. шишка, выпуклость, бугорок, опухоль 2. клубень
slovake:
hrboľ, hrča, hľuza, nádor
tibete:
ཆུ་སྒང་
ukraine:
ґуля, опуклина, випуклина, горб, горбок, наплив, наростень, колінце, бульба, наріст, шишка (на дереві)

hartubero

serĉi 'hartubero'
[tuber.har0o]
[tuber.har0o.KOS]
Tordaĵo da haroj diversmaniere kunvolvitaj super la nuko: gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo Marta . oni tiom tedis ŝin, por ke ŝi fortondu la kaskadon de siaj haroj jam longaj ĝis la genuoj, kaj faru al si har-tuberon [11]. VD:harligo

hartubero
CC BY-SA 3.0  [12]
11. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
12. Stilfehler, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Circumbraided_Donut_Bun.JPG
angle:
bun (hair)
beloruse:
пучок валасоў
ĉeĥe:
drdol
germane:
Dutt
hungare:
konty
japane:
まげ, 巻き髪 [まきがみ], シニョン
nederlande:
haarknoet
pole:
kok
ruse:
пучок (причёска), узел (волос)
slovake:
drdol, uzol
ukraine:
шиньйон

administraj notoj

har~o: Mankas verkindiko en fonto.