2trop/o troposerĉi 'tropo' [trop.0o] Stilfiguro, ĉe kiu oni anstataŭas vorton per alia ne sinonima, ekz-e metaforo, ironio, metonimio, sinekdoĥo: la verko konsistas precipe el ne plu uzataj vortoj kaj tropoj, kune kun gaelaj esprimoj enirintaj la hibernoanglan [1]; li ofte uzis dialektajn vortojn kaj tropojn, kiuj ne estis kutimaj krom en malgranda regiono en okcidenta Irlando [2]; jen 43 artikoloj diverse longaj […] kiuj parolas i.a. pri etimologio, leksiko, homonimeco, interpunkcio, verbo-tensoj, tropoj, supersignoj, landnomoj, neologismoj, […] [3]; liaj tropoj foje forlasas la limojn de la prudento [4]; solvi dubojn pri subtilaĵoj de la tropoj kaj idiomaĵoj de la itala [5]. 1. Monato, Garbhan MacAoidh: Kaj je paĝo 747 de aviadilega enciklopedio ...2. Monato, Garbhan MacAoidh: Nekonata genio3. Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton4. Monato, Geraldo Mattos: Rezulto de preseraro5. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo angle: trope, figure of speech beloruse: троп ĉeĥe: tropus, zástupka ĉine: 修辞格 [xiūcígé], 修辭格 [xiūcígé], 辞格 [cígé], 辭格 [cígé] france: figure de style, trope germane: Trope, bildlicher Ausdruck hungare: szókép, képes kifejezés, trópus japane: 言葉のあや [ことばのあや], 転用 [てんよう], 比喩 [ひゆ] katalune: trop nederlande: troop, stijlfiguur pole: trop (literacki), przenośnia portugale: tropo ruse: троп, переносное значение slovake: metafora, tróp ukraine: троп, слово в переносному значенні administraj notoj