tor/o toroserĉi 'toro' [tor.0o] 1.[tor.0o.MAT] PV Surfaco, naskita de cirklo rotacianta ĉirkaŭ rekto, kiu situas en la ebeno de la cirklo, sed ĝin ne sekcas; solido, kiun limas tia surfaco: toro estas homeomorfia al la kartezia produto de du cirkloj; pli ĝenerale, n-dimensian toron oni nomas la kartezian produton de n cirkloj. Rim.: Bricard [1] ĉi-sence uzas formon „toruso“, troviĝanta ankaŭ en [2]. 2.[tor.0o.ARKI] Modluro, ronda elstaraĵo ĉirkaŭ kolono. 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 302. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 53 angle: 1. torus, toroid 2. torus beloruse: 1. тор 2. торус (арх.) ĉeĥe: anuloid, kruhový prstenec, torus ĉine: 环面 [huánmiàn], 環面 [huánmiàn] france: tore germane: 1. Torus, Ringfläche hispane: toro (arquitectura), bocel 1. toro (geometría) hungare: 1. tórusz, gyűrűfelület 2. párnatag (oszlopon) japane: 玉縁 [たまえん], 円環面 [えんかんめん], トーラス nederlande: 2. voetring (v.e.zuil) pole: 1. torus portugale: 1. toro 2. toro ruse: 1. тор 2. торус, полукруглый фриз slovake: kruhový prstenec, torus ukraine: тор, кільце, валик administraj notoj ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.