tofu/o, toŭfu/o, tohu/o tofuo Viki , toŭfuo EncJap , tohuo PIV1 serĉi 'tofuo ' serĉi 'o' [tofu.0o] Sojkazeo: sojlakto trinkeblas aŭ povas servi kiel materialo por prepari tofuon [1]; terpomojn, pastaĵojn kaj rizon anstataŭigu per legomoj, fabacoj, fungoj, tofuo [2]; multaj homoj asertis ke sojfaboj en Azio estis historie uzitaj nur post fermentada procezo, […] tamen […] ekzistas signoj de konsumo de tohuo kiu datiĝas al 220 [3]; ni ja sciis, kio estas toŭfuo, misoo, getaoj [4]. Rim.: „Tofuo“ estas la plej internacia formo de la termino; „sojkazeo“, la plej neŭtrala kaj radikŝpara. La formo „toŭfuo“ estas ŝuldata al la ĉina prononco kaj „tohuo“, al la prononco japana. La formo „toŭfuo“ estas evitinda laŭ malrekomendo de la Akademio de Esperanto [5] (ĉar la kombino „oŭ“ estas fonotakse fremda al Esperanto). Nuntempe ĉiuj ĉi tiuj formoj aperas en diversaj vortaroj kaj verkoj. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru sojkazeo. 1. Le Thi Cao Truong: Esperantista vegetarano, jaro 2008, p. 232. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon3. Vikipedio, Sojfabo4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj5. Deklaro pri la Esperanta litero ŭ, 2023-04-09 angle: tofu, bean curd beloruse: тофу bulgare: тофу ĉeĥe: tofu ĉine: 豆腐 [dòufu] france: tofu germane: Tofu, Sojabohnenpaste, Sojabrei hungare: szójasajt, tofu indonezie: tahu (makanan) japane: 豆腐 [とうふ] katalune: tofu nederlande: tofoe, sojakaas perse: توفو، پنیر سویا pole: serek tofu portugale: tofu ruse: тофу slovake: tofu ukraine: тофу, соєвий сир administraj notoj