1tipografi/o tipografioserĉi 'tipografio' [tipogr.0o] [tipogr.0o.TIP] Procedo de presarto, en kiu tekstojn oni produktas per kunigo de jam pretaj litertipoj: se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi [1]; bonstile verkitaj libroj […] laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo […] inda trezoro [2]; oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, […] tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj [3]; komposti 1. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia2. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1 angle: typography beloruse: друкарства, паліграфія, друкарская справа bulgare: типография ĉeĥe: tiskařství, typografie france: typographie (technique d'impression) germane: Typografie hispane: tipografía hungare: nyomdászat, könyvnyomtatás, tipográfia japane: 活版印刷 [かっぱんいんさつ], 印刷の体裁 [いんさつのていさい], 見栄え [みばえ], タイポグラフィー katalune: tipografia nederlande: typografie, drukkunst, boekdrukkunst pole: typografia, zecerstwo portugale: tipografia ruse: полиграфия, типографское дело slovake: tlačiarstvo ukraine: друкарня, друкарство, друкарська справа tipografiaserĉi 'tipografia' [tipogr.0a] 1.[tipogr.0a.TIP] Farata per tipografio: se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj [4]; la saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto [5]; li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson [6]; la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto [7]. 2.[tipogr.0a.rilata] Rilata al tipografio: li lernis ĉe tipografia lernejo [8]; unu el la principoj tipografia kaj ĵurnalisma estas: enhavo destinas la formon [9]; ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko [10]. 4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto5. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 316. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 20067. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)8. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, 20039. Monato, Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 200410. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004 angle: typographical beloruse: тыпаграфскі, друкарскі ĉeĥe: typografický france: typographique germane: typografisch hispane: tipográfico japane: 活版印刷の [かっぱんいんさつの], 印刷上の [いんさつじょうの] katalune: tipogràfic pole: typograficzny, zecerski ruse: типографский, полиграфический slovake: typografický ukraine: друкарський tipografiistoserĉi 'tipografiisto' [tipogr.0isto] [tipogr.0isto.TIP] Fakulo pri desegno, elekto kaj uzo de litertipoj: la unua germana tipografiisto alvenis Venecion en 1469 [11]. tipografokompostisto 11. Magda Lena: 1494: Venecio..., La Gazeto, 1994-01, numero 50a beloruse: тыпограф, друкар ĉeĥe: typograf france: typographe germane: Typograf hispane: tipógrafo katalune: tipògraf nederlande: typograaf, zetter pole: typograf, zecer, drukarz (specjalista w zakresie zecerstwa i druku wypukłego), właściciel drukarni (dawn.) rumane: tipograf slovake: typograf administraj notoj ~isto: Mankas dua fontindiko.