Aldoni tradukojn al ReVo:

2tinktur/o

tinkturo

serĉi 'tinkturo'
[tinktu.0o]
1.
[tinktu.0o.TEKS]
TEKS Fluaĵa substanco por kolorigi teksaĵojn aŭ fadenojn per ensorbado: planto, kiu liveras verdan tinkturon [1]; ŝi sciis, kiel fari la pli malfacilajn tinkturojn: la bluon kaj la ruĝon, kiujn la plejmulto el la homoj eĉ ne kuraĝis provi [2].
2.
[tinktu.0o.MED]
MEDKEM Solvaĵo de iu substanco en alkoholo: fenkola tinkturo FK ; tinkturo de opio FK ; kuracisto […] energie trumpetis pri sia propra lerteco, laŭdis siajn tinkturojn kaj miraklajn ŝmiraĵojn RBa . VD:dekoktaĵo, infuzaĵo
1. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
2. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
tincture 1. dye
ĉeĥe:
barvivo, mořidlo, tinktura
france:
teinture
germane:
Tinktur
hungare:
1. textilfesték, kelmefesték 2. alkoholos oldat
itale:
1. tintura, tinta (sost.) 2. tintura
japane:
染料 [せんりょう], チンキ
nederlande:
tinctuur
pole:
1. tynktura, bejca, farba (do tkanin), barwnik 2. tynktura
portugale:
1. tintura 2. alcoolatura, tintura
ruse:
1. краситель (для тканей) 2. тинктура, настойка
slovake:
alkoholový roztok, tinktúra
ukraine:
рідка фарба (для тканин), тинктура, настойка

tinkturi

serĉi 'tinkturi'
[tinktu.0i]
(tr)
[tinktu.0i.kolorigi]
Kolorigi per tinkturo: arkeologiaj trovoj indikas ke jam ĉ. 3000 a.K. oni tinkturis lanon ruĝa, blua, verda, kaj flava en Mezopotamio Rsp ; batiko [estas] metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj ChM ; ili havis tinkturitan hararon [3].
3. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
dye
ĉeĥe:
barvit (látky, vlasy), mořit mořidlem
france:
teindre
germane:
einfärben, tauchfärben
hungare:
fest (kelmét)
itale:
tingere (tessuti)
japane:
染める [そめる], 染色する [せんしょくする]
nederlande:
verven (v.stoffen)
pole:
barwić, zabarwiać, farbować, bejcować
ruse:
окрашивать (ткань)
slovake:
farbiť tinktúrou
ukraine:
фарбувати, красити

tinkturisto

serĉi 'tinkturisto'
[tinktu.0isto]
Homo, kies metio estas kolorigi aŭ senmakuligi teksaĵojn: kiam tinkturistoj volas tinkturi lanon purpura, […] ili prenas el la multaj koloroj nur la blankan lanon Rsp ; tiutempe urino estis utiligata de tinkturistoj, ili uzis la likvon por prepari siajn ŝtofojn antaŭ la tinkturado kaj por degrasigo de lano [4].
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Roxane Romann: Mono ne odoras
angle:
dyer
ĉeĥe:
barvíř
france:
teinturier
germane:
Färber
hungare:
textilfestő, kelmefestő
itale:
tintore
japane:
染物屋 [そめものや], 染物職人 [そめものしょくにん]
nederlande:
verver
pole:
farbiarz
ruse:
красильщик
slovake:
chemický čistič a farbiar
ukraine:
фарбар, красильник

administraj notoj