*tili/o *tilio serĉi 'tilio' [tili.0o] Genro el familio malvacoj (Tilia), arbo, kies florojn oni uzas por fari kvietigajn infuzojn: ili ekploris, kiam ili vidis, ke la birdo mortis, […] fosis por la birdo beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj [1]; sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio [2]; la tilioj estis kovritaj de floraĵo [3]; altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro [4]. floroj kaj folioj de somera tilio (Tilia platyphyllos) CC BY 2.0 [5] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj5. Radio Tonreg de Vieno, Aŭstrujo, foto provizita de Jacopo Werther: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tilia_platyphyllos_(7282550976).jpg angle: linden beloruse: ліпа (дрэва) bulgare: липа ĉeĥe: lípa ĉine: 椴 [duàn], 林登 [líndēng] france: tilleul germane: Linde hungare: hárs(fa) somera ~o: széleslevelű hárs, nagylevelű hárs. japane: ボダイジュ, シナノキ katalune: til·ler, tell latinece: Tilia somera ~o: Tilia platyphyllos. nederlande: linde pole: lipa portugale: tília ruse: липа slovake: lipa turke: ıhlamur ukraine: липа administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.