*tigr/o UV *tigro serĉi 'tigro' [tigr.0o] [tigr.0o.ZOO] Specio de pantero kun laŭlarĝe flave-nigre striata felo (Panther tigris): leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj [1]; oni kondukis jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nero [2]; senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino [3]; troviĝis proksime ankaŭ alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endanĝerigis la vivon de ili ambaŭ [4]; (figure) nun la vivo de multaj el ili pliboniĝis danke al la tiel nomata „Kelta tigro“, la prospera konjunkturo, kiu sekvis la aliĝon de Irlando al la Eŭropa Komunumo [5]. Sudĉina tigro (Panthera tigris amoyensis) en la bestoĝardeno de Ŝanhajo CC BY-SA 3.0 [6] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kain kaj Abel5. Garvan Makaj: Viziti mikroŝtatojn, Monato, 2008/11, p. 196. J. Patrick Fischer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:2012_Suedchinesischer_Tiger.JPG angle: tiger beloruse: тыгр bulgare: тигър ĉeĥe: tygr, tygr džunglový, tygr lesní ĉine: 老虎 [lǎohǔ], 虎 [hǔ] france: tigre germane: Tiger hungare: tigris ide: tigro indonezie: harimau, macan japane: トラ katalune: tigre latinece: Panther tigris nederlande: tijger okcidentfrise: tiger pole: tygrys portugale: tigre ruse: тигр slovake: tiger svede: tiger tibete: སྟག་ turke: kaplan ukraine: тигр volapuke: tigrid tigrinoserĉi 'tigrino' [tigr.0ino] [tigr.0ino.ZOO] Inseksa tigro: furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj [7]; ŝi staras antaŭ li kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, ke la farmisto ektimas [8]; ŝi sin senvestigis per unu sola ekmovo […] kaj ensaltegis kiel tigrino en la liton [9]. 7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria8. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka angle: tigress, she-tiger beloruse: тыгрыца ĉeĥe: tygřice france: tigresse ide: tigrino japane: 雌トラ [めすとら] katalune: tigressa pole: tygrysica slovake: tigrica tibete: སྟག་མོ་ ukraine: тигриця volapuke: jitigrid virtigroserĉi 'virtigro' [tigr.vir0o] [tigr.vir0o.ZOO] Virseksa tigro. angle: he-tiger beloruse: тыгр (самец) ide: tigrulo japane: 雄トラ [たけしとら] pole: samiec tygrysa volapuke: hitigrid papertigroserĉi 'papertigro' [tigr.paper0o] (frazaĵo) [tigr.paper0o.FIG] Ŝajne minaca, fakte senforta afero: ni konis la intencojn de la koncernaj malamikaj papertigroj [10]. 10. W. Kirschstein: Trakti eksterkosmanojn, Literatura Foiro, 2002 angle: paper tiger beloruse: папяровы тыгр ĉine: 紙老虎 [zhǐlǎohǔ], 纸老虎 [zhǐlǎohǔ] france: menace fantoche, tigre de papier indonezie: macan kertas pole: papierowy tygrys (przen.) administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. vir~o: Mankas dua fontindiko. vir~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.