*tiel UV *tiel serĉi 'tiel' [tiel.0] (adverbo) 1.[tiel.0.tiamaniere] Tiamaniere, tiagrade: ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue [1]; tiel vi kontentigos ĉiujn; se tiel estas, mi venos [2]; se efektive estas tiel, tiam […] [3]; estu tiel afabla kaj sciigu min; timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel timi, ke la poŝto […] minacas neniigi la buŝajn interparoladojn EE ; tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, […] tiel same mi ankaŭ sentas ke […] mi estas nur homo [4]; kiel oni sternas, tiel oni dormas PrV ; kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas PrV ; kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, […] tiel ni ĉiujare kunvenas [5]; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj EE ; Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa FK ; mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Marta ; la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado [6]. 2.[tiel.0.sic] tiele2 argumentante, ke tia malnova aŭto valoras nur (tiel!) 400 britajn pundojn [7]. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 172. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: MartaZ3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 19055. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 19076. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo7. Paul Gubbins: Dombestoj kaj sakstratojMonato afrikanse: so albane: kështu amhare: ስለዚህ angle: so, in that way (manner), in that manner se ~ estas: if that's the case, if that's so. 2. (sic!) arabe: هكذا armene: այնքան azerbajĝane: belə beloruse: так, такім чынам bengale: সুতরাং birme: ဒါကြောင့် bosne: tako ĉeĥe: tak, takhle ĉine: 尔 [ěr], 爾 [ěr], 这样 [zhèyàng], 這樣 [zhèyàng], 这样子 [zhèyàngzi], 這樣子 [zhèyàngzi], 如此 [rúcǐ], 像这样 [xiàngzhèyàng], 像這樣 [xiàngzhèyàng], 到如此程度 [dàorúcǐchéngdù], 如斯 [rúsī], 如是 [rúshì], 如許 [rúxǔ], 如许 [rúxǔ] dane: så estone: nii eŭske: beraz filipine: kaya france: ainsi galege: así germane: so, auf diese Weise kiel oni sternas, ~ oni dormas: wie man sich bettet, so liegt man. 2. (sic!) guĝarate: તેથી haitie: se konsa, haŭse: don haka hinde: तो hispane: así, tal cual igbe: otú indonezie: seperti itu irlande: mar sin islande: svo japane: そう jave: supaya jide: אַזוי jorube: ki kanare: ಆದ್ದರಿಂದ kartvele: ასე რომ, katalune: així kazaĥe: осылай kimre: felly kirgize: ушундай kmere: ដូច្នេះ koree: 그래서 korsike: tantu kose: ukuze kroate: tako kurde: wiha latine: ita latve: tā laŭe: ສະນັ້ນ litove: taip makedone: така malagase: izany malaje: jadi malajalame: അതുപോലെ malte: hekk maorie: na marate: त्यामुळे monge: yog li mongole: тийм nederlande: zo, op die manier nepale: यति njanĝe: kotero okcidentfrise: sa okcitane: atal panĝabe: ਇਸ ਲਈ paŝtue: نو pole: tak, w taki sposób, w ten sposób ruande: bityo rumane: asa, astfel, în acest fel ruse: 1. так 2. (!) samoe: ina sinde: پوء sinhale: එසේ skotgaele: mar sin slovake: tak slovene: tako somale: si ŝone: saka sote: e le sunde: janten svahile: hivyo taĝike: ҳамин тавр taje: ด้วยวิธีนั้น, อย่างนั้น, อย่างที่ tamile: எனவே tatare: шулай telugue: కాబట్టి ukraine: так urdue: تو uzbeke: shunday vjetname: để volapuke: so zulue: kanjalo tieleserĉi 'tiele' [tiel.0e] (emfaze) 1.[tiel.0e.KOMUNE] Tiel: tiele diru al mia sinjoro […] [8]; tiele nun batalas la kolero Ifigenio ; rigardu, tiele vi devas vin teni! [9]; tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo! [10]; ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun! [11]. Rim.: Z. skribas: kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj „tia“ kaj „tiel“ en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn „tiela“ kaj „tiele“ tre bonaj LR . 2.[tiel.0e.sic] En skribaj tekstoj, uzate interkrampe kaj akompanate de krisigno, indikas ke erara aŭ alirilate stranga formo aperas tie ne pro preteratento, sed estas ĝusta citaĵo: „Li havis nenio (tiele!) por manĝi.“ La vorto „tiele“ ĉi tie atentigas, ke la eraro pri N-finaĵo estis jam en la originala teksto PMEG ; tradukoj de poemoj de „serbokroata“ (tiele!) juna poeto Vasko Popa [12]. 8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara12. G. Waringhien: Revuoj de l' novaj revuoj, Nica Literatura Revuo, 3:6 angle: 1. thus (in such a manner) 2. (sic!) beloruse: так ĉeĥe: 1. takto ĉine: 1. 如此 [rúcǐ], 这麽 [zhème], 這麼 [zhème], 那么 [nàme], 那麽 [nàme] france: 1. de telle manière (que) germane: 1. derartig, also 2. (sic!) hispane: 1. de tal modo (que) nederlande: 1. op zodanige wijze pole: 1. tak, w taki sposób, w ten sposób rumane: 1. în așa fel ruse: 1. так 2. (!) slovake: 1. takto ukraine: 1. так tielaserĉi 'tiela' [tiel.0a] (emfaze) [tiel.0a.KOMUNE] Tia: mi scias pri la tiela viro […], ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn [13]; ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda [14]; tiela peto estas rifuzata Ifigenio ; vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas Hamlet ? Rim.: Z. notas: la diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda, ke la okazoj por „tiela“ estas tre maloftaj LR . 13. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:314. La Nova Testamento, Apokalipso 16:18 angle: such a (adj) beloruse: такі ĉeĥe: takový france: tel, telle germane: solcherart hispane: como tal nederlande: zodanig pole: taki, taki to rumane: asta e ruse: такой, таковой, эдакий slovake: takýto ukraine: такий tiel ke, tiel ... ke serĉi 'tiel ke' serĉi 'tiel ... ke' [tiel.0ke] 1.[tiel.0ke.maniere] En tia maniero, ke sekve...; en tiaj cirkonstancoj ke do...: se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon... [15]. 2.[tiel.0ke.kvante] En tia grado ke...; tiom ke...: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi [16]. Rim.: Tiel ke ne estas tute fiksita esprimo, ĝi akceptas interajn vortojn: nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino... [17]. [ĵv] 15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3317. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro angle: 1. so that 2. so ... that beloruse: так, што, так, каб ĉine: 只要是 [zhǐyàoshì], 好使 [hǎoshǐ], 条件是 [tiáojiànshì], 條件是 [tiáojiànshì], 以致于 [yǐzhìyú], 以致於 [yǐzhìyú] france: à tel point que, de telle sorte que, si bien que germane: so dass hispane: de tal modo que, hasta tal punto que pole: tak iż rumane: așa că tiel kiel serĉi 'tiel kiel' [tiel.0kiel] Montras simileco aŭ egaleco de maniero aŭ grado: mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem [18]; elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi Hamlet ; vi agu tiel kiel vi decidos Hamlet . 18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18 angle: just as beloruse: так, як germane: so wie tiel ... kiel serĉi 'tiel ... kiel' [tiel.0_kiel] Montras simileco aŭ egaleco de iu maniero aŭ iu grado inter unu aĵo kaj la alia: mi estas tiel forta, kiel vi [19]; la kreado de […] vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas EE ; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj [20]. 19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1020. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906 angle: as ... as beloruse: так ..., як, настолькі ..., як germane: so ... wie administraj notoj