Aldoni tradukojn al ReVo:

10Tibet/o Viki

10Tibeto

serĉi 'Tibeto'
[tibet.0o]
[tibet.0o.GEOG]
GEOGPOL Vasta altebenaĵo en centra Azio, nomata „la tegmento de la mondo“, apartigita de la sudaj regionoj per Himalajo, kun propra kulturo; aneksita post 1950 de Ĉinujo: li iris al Lasao, la ĉefurbo de Tibeto, mil kilometrojn for de Maqu, kaj poste al Barato, kie li lernis la anglan kaj redaktadon de televidaj filmoj [1]; en 1950, la Ĉina Popola Respubliko eniris perforte Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio [2]; la komitato trovis, ke okazis agoj de genocido en Tibeto dum provo detrui la tibetanojn kiel religian grupon [3].
1. Monato, Feng Jing: La budhisto kaj la britino
2. Vikipedio, Tibeto
3. Monato, Stefan Maul: Bojkoto?
angle:
Tibet
beloruse:
Тыбэт
ĉeĥe:
Tibet
ĉine:
西藏 [Xīzàng]
france:
Tibet
germane:
Tibet
japane:
チベット [ちべっと], チベット自治区 [チベットじちく]
pole:
Tybet
slovake:
Tibet
tibete:
བོད་
ukraine:
Тибет

10tibeta

serĉi 'Tibeta'
[tibet.0a]
Rilata al Tibeto, la tibetanoj, ilia lingvo ktp: li renkontis tibetajn paŝtistojn kun iliaj hundoj kaj brutaroj [4]; la Voĉo de l’ Silento el la tibeta „Libro de la Oraj Preskriboj“ [5]; en kelkaj orientaj lingvoj, ekzemple la tibeta, la java, la taja, kaj la korea, tiaj honorformoj etendiĝas tra granda parto de la leksiko [6]; la ĉina kune kun la tibeta estas el la sino- aŭ ĉino-tibeta familio [7].
4. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
7. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio
germane:
tibetisch

10tibetano

serĉi 'Tibetano'
[tibet.0ano]
Iu el Tibeto: tiaj invadantoj estis turkoj, mongoloj, manĉuroj, kaj tibetanoj [8]; Ĉinio […] dum jardekoj subpremas tibetanojn [9].
8. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio
9. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
germane:
Tibeter

administraj notoj