term/o PVEF termoserĉi 'termo' [term1.0o] 1.[term1.0o.subhejtita] Publika banejo varmigita per subplanka aerfluo: apoditerio estis en la antikva Romo ĉambro uzata kiel senvestiĝejo en la termoj [1]; gvidate de arkeologo, oni malkovros ĉi-maniere la komplekson de suburbaj termoj, kun belegaj dekoracioj kaj murpentraĵoj [2]; malnovaj termoj de Pompejo [3]. 2.[term1.0o.varmbanejo] (nuntempe) varmakva, kuraca banejo: grotbanejo de saniga termakvo, konstruita surbaze de la nature kreiĝintaj kavoj [4]. Rim.: Termo estas ankaŭ esprimo en matematika formulo. 1. Vikipedio, Apoditerio2. Monato, Roberto Pigro: Poluri la bildon de Pompejo?, 20123. Vikipedio, Termoj4. László Lénárt: La Grotbanejo de Miskolc-Tapolca beloruse: тэрмы (лазьня) ĉine: 1. 公共浴室 [gōnggòngyùshì] germane: 1. Therme japane: 項 [こう], 名辞 [めいじ] nepale: अवधि pole: termy {pl} ukraine: член (дробу, рівняння), терм terma PVEF serĉi 'terma' [term1.0a] Rilata al termo, al varma akvo de tia banejo: la sola varmakva fonto de Miskolc-Tapolca estas la Terma fonto, troviĝanta en la Grotbanejo [5]. Rim.: Iafoje oni trovas ankaŭ la formon termala: la partoprenantoj naĝis en termala akvo kaj refreŝiĝis en saŭno [6]. 5. László Lénárt: La Grotbanejo de Miskolc-Tapolca6. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114) germane: thermal administraj notoj