tekton/a, tektonik/a tektona, tektonika serĉi 'tektona' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba serĉi 'a' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [tekton1.0a] 1.[tekton1.0a.ARKI] Koncernanta la konstruon de io: (figure) ĝi spegulas malnovan zorgon subkuŝantan sub la ideo de la alvenonta tektona renverso ĉe la mondekonomia potenco favore al Orient-Azio [1]. aranĝo1, arĥitekturo2, kunaĵo1, strukturo1 2.[tekton1.0a.GEOL] Koncernanta la strukturon de la terkrusto kaj ties terdinamikajn movojn: movoj en la tektonaj platoj [2]; Pakistano situas sur la rando de la eŭrazia kaj hindia tektonaj platoj, tial tertremoj tre ofte okazas tie [3]; trairante Centran Azion, de la Pamiro-montoj ĝis la vastegaj kazaĥaj stepoj, eblas eksenti la tektonajn misformiĝojn, kiuj okazas kerne de Eŭroazio [4]. kontinentodrivo tektono (arbo)1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Pekino Trudiĝas en Konvaleska Azio2. Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo, Monato, 2015/11, p. 243. NADIPEDIA: Evolulandoj ― Dependo de religio en Pakistano, Monato, 2017/02, p. 94. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Mallaŭtaj rivalecoj inter Usono, Rusujo kaj Ĉinujo angle: tectonic beloruse: тэктанічны ĉine: 筑造 [zhúzào] france: tectonique germane: tektonisch 1. das Gefüge betreffend ukraine: тектонічний administraj notoj