tekton/o PIV1 tektonoserĉi 'tektono' [tekton.0o] en: [tekton.0o.BOT] en: Alta arbo el tropika Azio kun manĝeblaj fruktoj, el kiu unu specio havas malhelan, densan, neputreman lignon uzatan por mebloj kaj aliaj objektoj, genro el familio lamiacoj (Tectona): la arbara areo de Yunnan estas relative granda, tie kreskas la valoraj arboj metasekvojoj […], tektonoj, palisandroj, kamforarboj [1]; Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado [2]. botanika tabulo de tektono (Tectona grandis) PD [3] tektona, tektonika1. Chen Jie: Yunnan - trezorejo de vegetaĵoj, 20012. Vikipedio, artikolo „Birmo“, 2008-09-023. William Roxburgh, Plants of the coast of Coromandel, vol. 1, plate 6 - [1]: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tectona_grandis_CoromandelCoast_1-006.jpg ĉeĥe: teka ĉine: 柚木 [yòumù] france: teck germane: Teakbaum, Teak latinece: Tectona malajalame: തേക്ക് pole: drzewo tekowe slovake: teka ukraine: тик, тикове дерево administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.