1taktik/o JED taktikoserĉi 'taktiko' [taktik.0o] 1.[taktik.0o.MIL] Arto aranĝi kaj utiligi armeojn sur batalkampo: la aliancoj, taktikoj kaj kolizioj inter la diversaj gentoj, iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelaĵojn niatere [1]; [ili] kritikas la taktikon de Hanibalo [2]. manovro, strategio 2.[taktik.0o.FIG] (figure) Lerta apliko de siaj rimedoj celanta sukceson: ni enirigis kvar anstataŭantojn kaj ordonis nian teamon ŝanĝi la taktikon, tiam ni sukcesis enpafi tri golojn antaŭ la paŭzo [3]; Juliino komprenis, ke estas neutile provi diskutadon kun tiu malfeliĉulino, kiun frenezigis la ĵaluzeco: do ŝi ŝanĝis sian taktikon [4]; anstataŭ vin defendi, rebati per kontraŭakuzo! bonega taktiko [5]! procedo 1. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe, Monato, 2001:7, p. 26a2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 19. Unu Orienten, Alia Okcidenten. angle: tactics beloruse: тактыка bulgare: тактика ĉeĥe: taktika ĉine: 战术 [zhànshù], 戰術 [zhànshù] france: tactique germane: Taktik hispane: táctica hungare: 1. harcászat 2. taktika itale: tattica japane: 戦術 [せんじゅつ], 用兵 [ようへい], 駆け引き [かけひき], 策略 [さくりゃく], 術策 [じゅっさく] katalune: tàctica nederlande: tactiek perse: تاکتیک، راهکار pole: taktyka portugale: tática ruse: тактика slovake: taktika svede: taktik ukraine: тактика taktikisto, taktikuloserĉi 'taktikisto' serĉi 'taktikulo' [taktik.0isto] Iu, kiu spertas pri apliko de taktiko por atingi celon: ŝi sentis sin ŝancelita, lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon [6]; sed ne tiel agis taktikulo Gerhardo, li deklaris, ke li perdis konfidon […] de la propra partio kaj pro tio postulas konfidon de la federacia parlamento [7]. 6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina7. Monato, Stefan Maul: Du mil kvin, 2005 angle: tactician france: tacticien germane: Taktiker ruse: тактик salamotaktiko serĉi 'salamotaktiko' [taktik.salamo0o] [taktik.salamo0o.POL] Metodo atingi politikan celon per malgrandaj paŝoj, kvazaŭ fortranĉante de salamo, tranĉaĵon post tranĉaĵo: la esprimo salamotaktiko revenas al hungara szalámitaktika ekuzita de Zoltán Pfeiffer post la elektoj de 1947; li estis majstro de la arto de salamo-taktiko […] li iom post iom montris, kial la tribo ne povis ne militi, li parolis pri devo, pri rajto, pri neceso [8]. 8. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004 angle: salami slicing tactics germane: Salamitaktik ruse: тактика салями administraj notoj