Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo ŝmink/i PV

ŝminki

serĉi 'ŝminki'
[sxmink.0i]
(tr)
Kolorigi la vizaĝon (haŭton, okulharojn ktp) aŭ aliajn partojn de la korpo per tiucela farbo: multe ŝi ŝminkas vizaĝon por kaŝi faldetojn [1]; oni ŝminkis la haŭton de la aktoro ludanta la rolon de Otelo; kiel pupeton vi povas min ŝminki [2]; Milena fortrinkas la kafon, stariĝas, iras al la spegulo en la ĉambro kaj komencas ŝminki sin [3]; (figure) nudon kaj friskon ŝminkis kvar altaj bretaroj plenaj je libroj [4].
angle:
put on make-up
beloruse:
грымаваць, памадзіць, румяніць, фарбаваць
ĉine:
化妆 [huàzhuāng], 化妝 [huàzhuāng], 塗脂 [túzhī], 涂脂 [túzhī]
france:
maquiller
germane:
schminken
hebree:
להתאפר
hispane:
maquillar
hungare:
beken (arcot), sminkel
itale:
truccare (imbellettare), imbellettare
japane:
おしろいを塗る [おしろいをぬる], 化粧する [けしょうする], メークアップする [めーくあっぷする]
nederlande:
schminken
pole:
malować się
portugale:
maquilar(-se), maquiar(-se)
ruse:
гримировать, помадить, румянить, красить (лицо)
ukraine:
фарбувати, рум’янити (обличчя), гримувати

ŝminko

serĉi 'ŝminko'
[sxmink.0o]
1.
[sxmink.0o.ado]
Ŝminkado, la ago kaj arto ŝminki: ni vizitis tataran teatron, spektis bonegan spektaklon „Ŝtona gasto“ preparitan de Ĉelnanoj, partoprenis prelegon pri teatra ŝminko LOdE ; per ŝminkokrajono ŝi emfazas la profundon de siaj okuloj kaj siajn humidajn molajn lipojn [5].
2.
[sxmink.0o.desegno]
Ŝminkaĵo1: efekta ŝminko; provoka ŝminko; ŝi ĵetis rigardon en la spegulon por kontroli sian ŝminkon; mi havis treege putinan ŝminkon, miaj vestoj ne estis tre dignaj kaj de unu el miaj ŝuoj la plandumo pendis nefiksita [6]; fraŭlinoj, precipe hodiaŭ zorgu vian ŝminkon, vian dekoltaĵon, vian afablecon ĝenerale [7]; batalŝminko.
3.
[sxmink.0o.farbo]
Ŝminkaĵo2: blanka, ruĝa ŝminko; ŝiaj nigraj brovoj kaj okulharoj ne bezonis ŝminkon [8]; li ŝutetis ŝminkon de la vangoj de flaveta fraŭlino [9].
5. Monato, Julian Modest: La memmortigo de Tanja
6. T. Menger: Ne tiam ‐ ne nun ‐ neniam ..., 1982
7. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
8. Monato, Saliko: En fremda lando
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
angle:
batal~o: war paint. 3. make-up, cosmetic
beloruse:
1. Ð³Ñ€Ñ‹Ð¼Ð°Ð²Ð°Ð½ÑŒÐ½Ðµ 2. Ð³Ñ€Ñ‹Ð¼, макіяж 3. Ð³Ñ€Ñ‹Ð¼, памада, румяны
ĉine:
化妆 [huàzhuāng], 化妝 [huàzhuāng], 彩妆 [cǎizhuāng], 彩妝 [cǎizhuāng]
france:
maquillage
germane:
2. Make-up batal~o: Kriegsbemalung. 3. Schminke
hebree:
3. ××™×¤×•×¨
hispane:
maquillaje 3. maquillaje, cosmético
hungare:
3. arcfesték, smink
itale:
1. trucco (il truccare/si), il truccare, il truccarsi 2. trucco (risult. del truccare/si) batal~o: colori di guerra. 3. trucco (cosmetico), belletto, cosmetico, tinta (cosmetico)
japane:
紅おしろい [くれないおしろい], 美顔料 [びがんりょう], 化粧品 [けしょうひん], ドーラン
nederlande:
3. schmink
pole:
batal~o: maskowanie wojenne. 3. szminka, pomadka do ust
portugale:
1. maquilagem, maquiagem 2. maquilagem, maquiagem batal~o: pintura de guerra. 3. maquilagem, maquiagem
ruse:
грим batal~o: боевая раскраска.
ukraine:
рум’яна, грим, губна помада

ŝminkaĵo

serĉi 'ŝminkaĵo'
[sxmink.0ajxo]
1.
[sxmink.0ajxo.masko]
Rezulto de ŝminkado; ŝminko2: estas konsilinde, ke virinoj evitu dikan ŝminkaĵon, ĉar la ŝminka graso pliigas la malvarmiĝon de la haŭto [10]; eble en 1930 la perspektivo de Schwartz ŝajnis ne moralisma, sed hodiaŭ mi perceptas dikan tavolon da hipokrito kaj romantika ŝminkaĵo inter lia bildo kaj la homaj kaj sociaj realoj, kiujn li desegnas [11].
2.
[sxmink.0ajxo.farbo]
Farbo uzata por ŝminki; ŝminko3: ŝi ne uzis lipruĝon aŭ ŝminkaĵon [12]; ŝi havas koran naivecon, puran animon kaj ne kaŝas sian ĉarmon sub pudro, ruĝo kaj diversaj ŝminkaĵoj [13].
10. Saliko: Rezisti la froston, Monato, 2002
11. S. Johansson: Flue kaj bunte, [2005?]
12. J. Modest: En la taksio, La Ondo de Esperanto, 2001:11
13. J. Baghy: Fraulino Degel, en: Migranta plumo, 1929
beloruse:
1. Ð³Ñ€Ñ‹Ð¼, макіяж 2. Ð³Ñ€Ñ‹Ð¼, памада, румяны
ĉine:
彩妆 [cǎizhuāng], 彩妝 [cǎizhuāng]
france:
maquillage, cosmétique (produit)
germane:
1. Make-up, Maske (Schminke) 2. Schminke
hispane:
1. maquillaje 2. cosmético
itale:
1. trucco (risult. del truccare/si) 2. trucco (cosmetico), belletto, cosmetico, tinta (cosmetico)
pole:
makijaż
portugale:
maquilagem, maquiagem

administraj notoj