farbo
- Miksaĵo, konsistanta el likvaĵo (ordinare oleo) kaj koloraj substancoj, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi: mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro sur la rando de malnovaj libroj [1]; [la tabakbutiko] odoris je la freŝa farbo [2]; helpu al la sinjoro [pentristo] porti lian keston kun farboj [3]; granda, ronda horloĝo sur la blankfarba (blanke farbita) muro malrapide fortiktakis la minutojn [4]; li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo (vd ŝminko) [5]; jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo [6]; farbopistolo [7]. kolorilo, kolorigilo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
7. Monato, Stefan Maul: Kia konsekvenco!
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
7. Monato, Stefan Maul: Kia konsekvenco!
- angle:
- paint
- beloruse:
- фарба, фарбавальнік
- ĉeĥe:
- barva (nátěr.hmota)
- ĉine:
- 飽滿墨色 [bǎomǎnmòsè], 漆 [qī], 印刷色泽 [yìnshuāsèzé]
- france:
- peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture)
- germane:
- Farbe
- hispane:
- pintura
- hungare:
- festék
- indonezie:
- cat
- japane:
- 絵具 [えのぐ], 顔料 [がんりょう], ペンキ
- katalune:
- pintura, color
- nederlande:
- verf
- portugale:
- tinta, matéria colorante, corante
- ruse:
- краска, краситель
- slovake:
- farba
- tibete:
- ཚོན་
- tokipone:
- kule
- turke:
- boya
- ukraine:
- фарба, барвник
farbi
(tr)
- Kolorigi per farbo: [la boato] estis farbita ruĝe kaj blanke [8]; bele farbita (ŝminkita) virina vizaĝo; blonde farbita hararo [9]; mi aĉetis la domon el la propra poŝo kaj mi mem refarbigis ĉion nova [10]. pentri
8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de Dormo
9. Monato, Juhász Károly: Konvinka venko
10. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14a
9. Monato, Juhász Károly: Konvinka venko
10. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14a
- angle:
- paint
- beloruse:
- фарбаваць
- ĉeĥe:
- barvit, nabarvit, natírat barvou, zbarvit
- ĉine:
- 繪 [huì], 粉刷 [fěnshuà], 漆 [qī]
- france:
- peindre (recouvrir de peinture), farder
- germane:
- anmalen, anstreichen, färben, schminken
- hispane:
- pintar
- hungare:
- fest, mázol
- indonezie:
- mengecat
- japane:
- 絵具を塗る [えぐをぬる], ペンキを塗る [ぺんきをぬる]
- katalune:
- colorar, pintar
- nederlande:
- verven, schilderen
- ruse:
- красить
- slovake:
- farbiť, natierať
- tokipone:
- kule
- ukraine:
- фарбувати
farbisto
- Homo, kiu metie ŝmiras murojn, vandojn, plafonojn; domkolorigisto: veldistoj, masonistoj, frizistoj, domfarbistoj ktp perlaboras multe pli ol altlerneje edukitaj instruistoj [11]; infanoj el bazlernejoj ne plu volas fariĝi […] farbisto, tegmentisto aŭ terkulturisto [12]; li ellernis la farbistan metion […] kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno [13]. pentristo
11.
Monato, Julius Hauser: Lernejo baza, salajro
baza
12. Monato, Julius Hauser: Batalo por la studontoj
13. Monato, Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo
12. Monato, Julius Hauser: Batalo por la studontoj
13. Monato, Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo
- angle:
- painter
- beloruse:
- маляр
- ĉeĥe:
- natěrač
- ĉine:
- 油工 [yóugōng], 画家 [huàjiā]
- france:
- peintre en bâtiment
- germane:
- Maler (Handwerker)
- hispane:
- pintor
- hungare:
- festő (mázoló), mázoló
- indonezie:
- pengecat, tukang cat
- japane:
- ペンキ屋 [ペンキや]
- katalune:
- pintor (parets)
- nederlande:
- huisschilder
- ruse:
- маляр
- slovake:
- farbiar
- ukraine:
- фарбар, маляр
akrilfarbo
- Farbo por mura farbado kaj por pentrado, rapide sekiĝanta, en kiu ligento estas emulsio de akrilo en akvo: li vojaĝas al New York, tie, en 1965, li malkovras novan teknikon, kiu estas akrilfarbo [14].
14.
M. Chesnelle:
Alechinsky Pierre, Veropedio, [vidita en 2018]
- beloruse:
- акрылавая фарба
- france:
- peinture acrylique
- indonezie:
- cat akrilik