8farb/o Fab1 farboserĉi 'farbo' [farb.0o] [farb.0o.KOL] Miksaĵo, konsistanta el likvaĵo (ordinare oleo) kaj koloraj substancoj, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi: mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro sur la rando de malnovaj libroj [1]; [la tabakbutiko] odoris je la freŝa farbo [2]; helpu al la sinjoro [pentristo] porti lian keston kun farboj [3]; granda, ronda horloĝo sur la blankfarba (blanke farbita) muro malrapide fortiktakis la minutojn [4]; li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo (vd ŝminko) [5]; jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo [6]; farbopistolo [7]. kolorilo, kolorigilo 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14a3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5a5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto7. Monato, Stefan Maul: Kia konsekvenco! angle: paint beloruse: фарба, фарбавальнік ĉeĥe: barva (nátěr.hmota) ĉine: 飽滿墨色 [bǎomǎnmòsè], 漆 [qī], 印刷色泽 [yìnshuāsèzé] france: peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture) germane: Farbe hispane: pintura hungare: festék indonezie: cat japane: 絵具 [えのぐ], 顔料 [がんりょう], ペンキ katalune: pintura, color nederlande: verf portugale: tinta, matéria colorante, corante ruse: краска, краситель slovake: farba tibete: ཚོན་ tokipone: kule turke: boya ukraine: фарба, барвник farbiserĉi 'farbi' [farb.0i] (tr) [farb.0i.KOL] Kolorigi per farbo: [la boato] estis farbita ruĝe kaj blanke [8]; bele farbita (ŝminkita) virina vizaĝo; blonde farbita hararo [9]; mi aĉetis la domon el la propra poŝo kaj mi mem refarbigis ĉion nova [10]. pentri 8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de Dormo9. Monato, Juhász Károly: Konvinka venko10. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14a angle: paint beloruse: фарбаваць ĉeĥe: barvit, nabarvit, natírat barvou, zbarvit ĉine: 繪 [huì], 粉刷 [fěnshuà], 漆 [qī] france: peindre (recouvrir de peinture), farder germane: anmalen, anstreichen, färben, schminken hispane: pintar hungare: fest, mázol indonezie: mengecat japane: 絵具を塗る [えぐをぬる], ペンキを塗る [ぺんきをぬる] katalune: colorar, pintar nederlande: verven, schilderen ruse: красить slovake: farbiť, natierať tokipone: kule ukraine: фарбувати farbistoserĉi 'farbisto' [farb.0isto] [farb.0isto.KON] Homo, kiu metie ŝmiras murojn, vandojn, plafonojn; domkolorigisto: veldistoj, masonistoj, frizistoj, domfarbistoj ktp perlaboras multe pli ol altlerneje edukitaj instruistoj [11]; infanoj el bazlernejoj ne plu volas fariĝi […] farbisto, tegmentisto aŭ terkulturisto [12]; li ellernis la farbistan metion […] kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno [13]. pentristo 11. Monato, Julius Hauser: Lernejo baza, salajro baza12. Monato, Julius Hauser: Batalo por la studontoj13. Monato, Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo angle: painter beloruse: маляр ĉeĥe: natěrač ĉine: 油工 [yóugōng], 画家 [huàjiā] france: peintre en bâtiment germane: Maler (Handwerker) hispane: pintor hungare: festő (mázoló), mázoló indonezie: pengecat, tukang cat japane: ペンキ屋 [ペンキや] katalune: pintor (parets) nederlande: huisschilder ruse: маляр slovake: farbiar ukraine: фарбар, маляр akrilfarboserĉi 'akrilfarbo' [farb.akril0o] [farb.akril0o.KOL] Farbo por mura farbado kaj por pentrado, rapide sekiĝanta, en kiu ligento estas emulsio de akrilo en akvo: li vojaĝas al New York, tie, en 1965, li malkovras novan teknikon, kiu estas akrilfarbo [14]. 14. M. Chesnelle: Alechinsky Pierre, Veropedio, [vidita en 2018] beloruse: акрылавая фарба france: peinture acrylique indonezie: cat akrilik administraj notoj